Hungaraj Dancoj (Brahms)

La Hungaraj Dancoj (en Germana: Ungarische Tänze) de Johannes Brahms (WoO 1), estas serio de 21 vigligaj danco-komponaĵoj bazitaj ĉefe sur hungardevenaj temoj, kompletigita en 1869.[1]

Ili varias el ĉirkaŭ unu minuto al kvin minutoj laŭlonge. Ili estas inter la plej popularaj verkoj de Brahms, kaj estis la plej enspezigaj por li. Ĉiu danco estis aranĝita por ampleksa vario de muzikinstrumentoj kaj ensembloj. Brahms origine verkis la version por piano por kvar manoj kaj poste aranĝis la kvin 10 dancojn por soloa piano.[2]

Nur la numeroj 11, 14 kaj 16 estas tute originalaj komponaĵoj. La plej bone konataj Hungaraj Dancoj estas Numeroj 1 kaj 5, el kiuj tiu lasta estis bazita sur la ĉardaŝo "Bártfai emlék" (Memoroj de Bártfa) de la hungara komponisto Béla Kéler, kiun Brahms erare miskomprenis kiel tradicia popolkanto.[3]

Listo de Hungaraj Dancoj

Hungara Danco No. 1 en G minora

Played by Brahms on 2 December 1889

Hungara Danco No. 5 en G minora


Hungara Danco No. 6 en D majora

Numeroj 5 kaj 6 luditaj de la Fulda Simfonia Orkestro dirigentita de Simon Schindler

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiujn dosierojn? Vidu helpon.
  • Libro 1. (Publikigita en 1869)
  1. en G minora: Allegro molto
  2. en D minora: Allegro non assai – Vivace
  3. en F majora: Allegretto
  4. en F minora (F♯ minora por orkestro): Poco sostenuto – Vivace
  5. en F♯ minora (G minora por orkestro): Allegro – Vivace
  • Libro 2. (Publikigita en 1869)
  1. en D♭ majora (D majora por orkestro): Vivace
  2. en A majora (F majora por orkestro): Allegretto – Vivo
  3. en A minora: Presto
  4. en E minora: Allegro ma non troppo
  5. en E majora (F majora por orkestro): Presto
  • Libro 3. (Publikigita en 1880)
  1. en D minora: Poco andante
  2. en D minora: Presto
  3. en D majora: Andantino grazioso – Vivace
  4. en D minora: Un poco andante
  5. en B♭ majora: Allegretto grazioso
  6. en F minora: Con moto – F majora: Presto
  • Libro 4. (Publikigita en 1880)
  1. en F♯ minora: Andantino – Vivace
  2. en D majora: Molto vivace
  3. en B minora: Allegretto
  4. en E minora: Poco allegretto – Vivace
  5. en E minora: Vivace – E major: Più presto

Referencoj