Hungario en la Somera Olimpiko 2004
sporta delegacio
La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2004 en Ateno havis 209 sportistojn. Ili partoprenis en 20 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis Antal Kovács. La sportistoj atingis 8 orajn, 6 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 12-an rangon.
Hungario en la Somera Olimpiko 2004 | ||||
Somera Olimpiko 2004 en Ateno | ||||
Flagtenanto: | Antal Kovács | |||
Sportistoj | 209 en 20 fakoj | |||
Medaloj rango: 12 | Oro 8 | Arĝento 6 | Bronzo 3 | Sume 17 |
Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato, kreita jam en 1895.
Medalistoj
- Tímea Nagy en skermado per virina spado
- Diána Igaly en sporta pafado per kartoĉa fusilo
- István Majoros en greka-romia luktado] de viroj ĝis 55 kg
- Gábor Horváth, Zoltán Kammerer, Botond Storcz kaj Ákos Vereckei en kanuado de konkurso pri vira kvarpersona kajako de 1000 metroj
- Zsuzsanna Vörös en virina moderna pentatlono
- la kanuistino Natasa Janics (origine serbe Наташа Јанић / Nataša Janić, ŝi vivas en Hungario ekde 2001)[1] kaj Katalin Kovács en konkurso pri unupersona kajako de 500 metroj
- ankoraŭfoje Natasa Janics (serbe Наташа Јанић / Nataša Janić) kaj Katalin Kovács en konkurso pri dupersona kajako de 500 metroj
- kaj la hungara teamo de akvopilko
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (hungare kaj angle)
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov