Hunor Kelemen

KELEMEN Hunor estas rumanuja hungara ĵurnalisto, verkisto, politikisto. Li naskiĝis en Cârţa (Harghita) je la 18-a de oktobro 1967.

Hunor Kelemen
Persona informo
Naskiĝo18-an de oktobro 1967 (1967-10-18) (56-jaraĝa)
en Cârța, Distrikto Harghita,  Socialisma Respubliko Rumanio
Religiorom-katolika • Kalvinismo vd
Lingvojrumanahungara vd
ŜtatanecoRumanio vd
Alma materUniversity of Agricultural Sciences and Veterinary Medicine of Cluj-Napoca • Universitatea Babeș-Bolyai vd
PartioRomániai Magyar Demokrata Szövetség vd
Profesio
Okupopolitikistoverkistobestokuracisto • poeto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Hunor Kelemen

Premioj, distingoj

  • Debutpremio de revuo Látó, 1994,
  • Premio Nacimalplimulta de Rumana Verkistligo, 1995,
  • Stipendio de Literatura Fondo Soros, 1995.

Biografio

Hunor Kelemen havigis bestkuracistan diplomon en 1993 en la Agrascienca Universitato en Kluĵo. En 1989–90 li fondis la gazeton Jelenlét. Ekde 1991 li estis redaktoro de la hungara sekcio de radio de Kluĵo, ekde 1995 kunlaboranto de revuo Korunk. Li estis deputito de RMDSZ en parlamento de Rumanujo. En 2009 li estis prezidantkandidato por Rumanujo de RMDSZ, ekde 2010 ministro pri kulturo en la registaro de Emil Boc.

Volumoj

  • Mínuszévek, poemoj, Kv., 1995.
  • A madárijesztők halála, noveloj, Marosvásárhely, 1998, Mentor.
  • Szigetlakó, poemoj, 2001.

Fontoj