Internacia Socio por Kriŝna Konscio

(Alidirektita el ISKCON)

La Internacia Socio por Kriŝna Konscio (angle International Society for Krishna Conciousness; ankaŭ konita per sia angla akronimo ISKCON) estas hinduisma nova religia movado kiu estis fondita de A.C. Bhaktivedanta Svami Prabhupada en Novjorko en 1966.[1] Ties kernaj kredoj estas bazitaj sur la Hinduismaj sankaj skribaĵoj, partikulare la Bagavadgito kaj la Bagavata Purano, kaj sur la tradicio de la Gaudija Vajŝnavismo, kiu havis aliĝintojn en Hindio ekde la fino de la 15a jarcento kaj sekvantojn en Ameriko kaj Eŭropo ekde la komenco de la 1900-aj jaroj.[2]

Internacia Socio por Kriŝna Konscio
misiista societo • religia organizaĵo • religia subgrupointernacia organizaĵo vd
Dum13-a de julio 1967 - nekonata/nuntempe
SekvantoScience of Identity Foundation
FondintojA.C. Bhaktivedanta Svami Prabhupada vd
SidejoMayapur
Posedataj kompaniojBhaktivedanta Book Trust • Hare Krishna Food for Life vd
TTTOficiala retejo
vdr

Principaj kredoj kaj praktikoj

Laŭ la koncepto de dieco de bengala Viŝnuismo, la absoluta vero estas la dio Kriŝno, malkovrita en aliaj diaj aspektoj.

Spirita praktiko inkluzivas meditadon helpe kaj pri mantroj, kies ĉefa estas Hare Kriŝna (de kiu devenas la populara kromnomo de tiu ĉi movado). Ĉi tiu mantro estas medita preĝo kunmetita de la nomoj de Dio en sanskrito.

Laŭ la kredo, meditado pri la mantro helpas la praktikanton veki sin al sia vera naturo kiel ento de vivo (sat), konscia (cit) kaj plena de ĝojo (ānanda). Praktikistoj sekvas laktovegetarisma dieto, evitanta drogojn, sekson, kiu ne estas parto de geedza devontigo, kaj nerespondecan dungadon, kiel hazardludo.

Vidu ankaŭ

Notoj