Icehouse (bando)

Icehouse estas rok-muzika bando el Sidnejo, Aŭstralio, formita en 1977. Dekomence konata en Aŭstralio pro sia "pub-rock" stilo, la bando poste atingis ĉefajn sukcesojn ludante novondan kaj sintezan muzikon kaj atingis sukcesojn inter la 10 pintaj kaj surloke kaj en Eŭropo kaj en Usono.[1] La ĉefulo kaj de Flowers kaj de Icehouse estis Iva Davies (kantisto-kantoverkisto, registroproduktoro, gitaro, baso, klavaro, hobojo)[2] kiu havigis aldonajn muzikistojn. La nomo "Icehouse", adoptita en 1981, venas el malnova, malvarma loĝejo en kiu Davies loĝis en stranga konstruaĵo ĉe strato loĝata de vaguloj.[3]

Icehouse koncerte en Auckland en 2012.

Davies kaj Icehouse etendis la uzadon de sinteziloj partikulare la Sequential Circuits Prophet-5 ("Love in Motion", 1981), la drum-maŝino de Linn ("Hey Little Girl", 1982) kaj la Fairlight CMI (Razorback trailer, 1983) en popolmuziko de Aŭstralio.[1][3][4][5][6] Iliaj plej bone konataj unuopaĵoj en la aŭstraliaj sukcesolistoj estas "Great Southern Land", "Hey Little Girl", "Crazy", "Electric Blue" kaj "My Obsession"; kun Top Three albumoj estis Icehouse (1980, kiel Flowers), Primitive Man (1982) kaj Man of Colours (1987).[1][7]

Icehouse eniris en la Australian Recording Industry Association (ARIA) Hall of Fame la 16an de Aŭgusto 2006.[8][9][10]ARIA priskribis Icehouse kiel "unu el la plej sukcesaj aŭstraliaj bandoj de la okdekaj kaj novdekaj... Kun nekompromita alproksimiga muzikproduktado ili kreis kantojn kiuj gamas el pure pop-muzika eskapismo ĝis tensaj, lukse sinteziligitaj pecoj..."[10] Icehouse produktis ok dek-pintajn albumojn kaj 20 kvardek-pintajn unuopaĵojn en Aŭstralio, multajn dek-pintajn sukcesojn en Eŭropo kaj Nordameriko kaj albumvendojn de ĉirkaŭ 28-foje platenaj diskoj nur en Aŭstralazio.[10]

Notoj

Eksteraj ligiloj