Ilja Jefimoviĉ Repin

rusa pentristo

Ilja Jefimoviĉ REPIN (ruse Илья Ефимович Репин, ukraine Ілля́ Юхи́мович Рє́пін); naskiĝis la 24-an de julio[jul.]/ 5-an de aŭgusto 1844[greg.], mortis la 29-an de septembro 1930) estis fama rusia pentristo de ukraina deveno[1].

Ilja Jefimoviĉ Repin
Memportreto (1878)
Naskiĝo24-an de julio[jul.]/ 5-an de aŭgusto 1844[greg.]
en Ĉuhujivo, Ĥarkova/Ĥarkiva gubernio,  Rusia Imperio
Morto29-an de septembro 1930 (1930-09-29)
en Repino, Gubernio Viipuri,  Finnlando
Naciecoukraino
Sukcesis kielpentristo
Persona informo
TomboPenaty estate
Lingvojrusa
LoĝlokoĈuhujivo • Repino • ParizoSankt-PeterburgoMoskvo
ŜtatanecoRusia Imperiosennacieco
Alma materRusia Akademio de Belartoj
Subskribo Ilja Jefimoviĉ Repin
Familio
PatrinoTatiana Repina
Edz(in)oVera Alekseyevna Repina • Natalia Nordman
InfanoJuri Repin
Okupo
Okupopentristo • skulptisto • eseisto • grafikartisto • instruisto
VerkojBarge Haulers on the Volga
Religious Procession in Kursk Province
La zaporoĵaj kozakoj skribas leteron al la turka sultano
Ceremonial Sitting of the State Council on 7 May 1901 Marking the Centenary of its Foundation
TTT
Retejohttp://ilya-repin.ru/
vdr

Li naskiĝis en la vilaĝo Ĉuhujivo, Ĥarkova provinco, Rusia Imperio en familio de milita loĝigito.Li lernis pentri en Ĉuhujiva lernejo de militaj topografoj dum 18541857.Poste Ĉuhujiva ikonisto I.M.Bunakov instruis lin.En 1863 li transveturis en Peterburgon kaj lernis en pentra lernejo.

Repin estis membro de grupo Peredviĵniki, kiuj kreis kolegaron de junaj pentristoj kiuj ŝiris rilatojn kun akademiaj kanonoj kaj estiĝis adeptoj de realismo en la rusa pentrarto.Peredviĵnikoj strebante per siaj kreaĵoj servi al la popolo, estis aranĝantaj de cirkulantaj pentraĵaj ekspozicioj.Dum 1880-j jaroj Repin pentris pri temo la revolucia movado en Rusio, vidante en revoluciistoj luktantojn pro popola feliĉo.

Repin iĝis tre fama pro portretoj de samtempuloj. Li kreis portretojn de Vladimir Stasov (1873), Modest Musorgskij (1881), Lev Tolstoj (1887) k.a.Pli malfrue Ilja Repin komencis labori pri historia temo.

Ilja Jefimoviĉ posedis la senton de bona pentrarta stilo, estis bonega koloruzanto, sed samtempuloj estis impresitaj unuavice pro akreco de la temaro. Li admiris la pentraĵojn de Jan Matejko kaj mem provis krei la historiajn bildojn inspirante per ili. Tiuj influoj estas videblaj ekzemple en "Kozakoj de Zaporiĵo respondas al sultano Mehmed la 4-a".

Galerio

La pentristo mortis en sia bieno Kuokkala (nun Repino) situanta apud Sankt Peterburgo, kie lin oni sepultis.

Referencoj

Eksteraj ligiloj