Intelekta propraĵo

Intelekta propraĵo estas nemateria intelekta kreaĵo rigardata jure kiel proprietaĵo. Oni konsideras ke la posedanto de intelekta propraĵo, kiu ofte sed ne ĉiam estas ĝia kreinto, rajtas ekskludi ĉiujn aliajn de ĝia uzado. Intelektaj propraĵoj povas esti ekzemple ideoj, eltrovoj, konceptoj, artaj verkoj aŭ informoj. La juraj rimedoj por protekti intelektan propraĵon estas malsamaj en malsamaj landoj, kaj aferoj konsiderataj kiel propraĵoj en iuj landoj ne estas propraĵoj en aliaj. Inter la specoj de intelekta propraĵo estas patento, registrita modelo, registrita dezajno, kaj aŭtororajto.

Superrigardo de malsamaj specoj de intelekta propraĵo kaj rilato al apartaj rajtoj

Specoj

Intelektaj posedrajtoj inkludas patentojn, kopirajtojn, industriajn dezajnrajtojn, registritajn markojn, rajtojn al plantaj varioj, varvestojn, geografiajn devenindikojn,[1] kaj en iuj juraj sistemoj industriajn sekretojn. Krome estas pli specialaj aŭ derivitaj propraspecaj ekskludrajtoj, interalie cirkvitaj dezajnrajtoj, suplementaj protektaj rajtigiloj pri medikamentoj (post eksvalidiĝo de patento), kaj datumbazaj rajtoj (en eŭropunia juro). La termino "industria propraĵo" foje estas uzata por granda subkategorio de intelektaj posedrajtoj inkludanta patentojn, markojn, industriajn dezajnojn, utilecajn modelojn, servomarkojn, varnomojn, kaj geografiajn devenindikojn.[2]

Kontraŭado

La esprimo mem

Richard Stallman diras, ke la esprimo «intelekta propraĵo» estas maluzinda, ĉar ĝi estas malneŭtrala, farita por konfuzi la aferojn kun posedrajto de materialaj objektoj; kaj ke entute havi unu esprimon por tiel malsamaj laŭdevene kaj laŭcele aferoj kiel kopirajta monopolo, patentoj, varmarkoj ktp estas troa ĝeneraligo, kiu kondukas al konfuzo, ĉar uzante la esprimon, oni ordinare pensas pri pli ĝenerala aŭ malpli ĝenerala afero, tiel ke okazas misargumentado por aŭ kontraŭ io per argumentoj por aŭ kontraŭ io alia.[3]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

(en) Questions About Copyright, Electronic Frontier Foundation