Internacia Junulara Kongreso

Esperanto-renkontiĝo de junuloj
Tiu ĉi artikolo temas pri Internacia Junulara Kongreso. Por aliaj signifoj de la mallongigo IJK, bonvolu rigardi IJK (apartigilo).
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Internacia Junulara Festivalo.

La Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas la oficiala ĉiujara kongreso de TEJO kaj kutime fariĝas la plej granda junulara esperanto-renkontiĝo de la jaro en la mondo. Ĝi okazas tradicie dum unu semajno en julio aŭ aŭgusto, ofte tuj antaŭ aŭ post la UK, kaj normale ĉeestas ĝin ĉirkaŭ 300 junuloj. La 43-a IJK okazinta en 1987 en Krakovo atingis la rekordan nombron de pli ol 1000 kongresanoj.

IJK
NomoInternacia Junulara Kongreso
RegionoMondo
PeriodoJulie-aŭguste
OrganizantoTEJO kaj (ĉiam alia) loka organizanto
Ekzistas ekde1938
CelgrupoJunularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝoplusendilo al la aktuala IJK-paĝo, informoj
vdr

Pri la organizado de la IJK decidas la estraro de TEJO post invito fare de landa sekcio aŭ alia esperanto-organizo kaj la rezulton oni anoncas ĉiam printempe de la antaŭa jaro. La 1-a IJK (ankoraŭ sub nomo Internacia Junular-Kunveno) okazis en 1938 en Groet (Nederlando).

Pro la Kronvirusa pandemio de 2019-2021 en 2020 la IJK okazis tra reto, (en 2020 estis planita ke ĝi okazu en Someren, Nederlando [1]). La IJK 2021 devis okazi en Kievo, en Ukrainio, dum la somero de 2021. [2]

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj IJK-oj

Landoj kiuj gastigis la Internacian Junularan Kongreson de Esperanto, de 1938 ĝis 2022.

La sekva tabelo montras la informojn pri ĉiuj okazintaj aŭ anoncitaj IJK-j kaj donas la informojn pri urbo, lando, nombro de aliĝintoj kaj nombro de efektivaj partoprenintoj. Ĉe kelkaj kongresoj tamen estas dubinde, kiel interpreti la ununuran haveblan nombron de personoj.

NumeroJaroUrbo/lokoLandoNombro de registritaj
partoprenantoj
Nombro de
partoprenantoj
802024Šventoji  Litovio
792023Linjano, vilaĝo Bella Italia  Italio
782022Westelbeers  Nederlando [3]288233
772021Interreto [4]294
762020Interreto [5]367316
752019Liptovský Hrádok[6]  Slovakio291231
742018Badajoz[7]  Hispanio306273
732017Aného[8]  Togolando136110
722016Vroclavo  Pollando264
712015Wiesbaden  Germanio291
702014Fortaleza  Brazilo156150
692013Nazareto  Israelo98[9]80
682012Hanojo  Vjetnamio142[10]145[11]
672011Kievo  Ukrainio320[12]311[13]
662010Santa Cruz del Norte  Kubo~133[14]181
652009Liberec  Ĉeĥio472343
642008Szombathely  Hungario485365
632007Hanojo  Vjetnamio175+145
622006Sarajevo  Bosnio kaj Hercegovino379
612005Zakopane  Pollando478
602004Kovrov  Rusio385[15]355
592003Lesjöfors  Svedio330
582002Pato Branco  Brazilo100
572001Strasburgo  Francio 406
562000Honkongo  Ĉinio 200
551999Veszprém  Hungario500
541998Rijeka  Kroatio378
531997Assisi  Italio470
521996Güntersberge  Germanio360
511995Serovo  Rusio350+303
501994Ĉonano  Sud-Koreio241
491993Vraca  Bulgario173
481992Montrealo  Kanado104
471991Karlskoga  Svedio189
461990Playa Giron  Kubo153
451989Kerkrade  Nederlando525
441988Zagrebo  Jugoslavio769
431987Krakovo  Pollando1034
421986Neurim (נעורים)  Israelo106
411985Eringerfeld  Germanio425
401984Swanwick  Britio293
391983Debrecen  Hungario672
381982Leuven  Belgio315
371981Oaxtepec  Meksiko108
361980Raŭmo  Finnlando332
351979Austerlitz  Nederlando388
341978Veliko Tarnovo  Bulgario450
331977Poitiers  Francio325
321976Tesaloniko  Grekio350
311975Fredericia  Danio265
301974Münster  Germanio250
291973Sarajevo  Jugoslavio282
281972Toruń  Pollando250
271971Edinburgh  Britio150
261970Graz  Aŭstrio200
251969Tyresö  Svedio120
241968Tarragona  Hispanio130
231967Roterdamo  Nederlando90
221966Pécs  Hungario900
211965Ōtsu  Japanio250
201964Amsterdamo  Nederlando200
191963Vraca  Bulgario550
181962Ystad  Svedio70
171961Wokingham  Britio116
161960Roterdamo  Nederlando105
151959Gdansko  Pollando300
141958Hamburgo  Germanio126
131957Villeneuve-lès-Avignon  Francio30
121956Büsum  Germanio173
111955L'Aquila  Italio350250
101954Hilversum  Nederlando90
91953Wörgl  Aŭstrio80
81952Ry  Danio108
71951Haarlem  Nederlando280
61950Konstanz  Germanio420
51949Versailles  Francio200
41948Groet  Nederlando285
31947Ipswich  Britio200
21939Tervuren  Belgio400350
11938Groet  Nederlando304+203

Simboloj

Ĉiu moderna IJK havas sian propran emblemon uzatan por simboli konkrete tiujaran okazon de la aranĝo. Komuna vaste uzata simbolo por IJK ĝenerale ne ekzistas, sed tiun funkcion almenaŭ dum la aranĝo mem substituas uzo de la IJK-flago, kiu kutime pendas fone de la podio antaŭ kiu okazas la plenkunvenoj de la partoprenantaro.

Ekhistorio

Ed Borsboom en sia artikolo De TJO al TEJO al TONKIN,[16] havigas interesan trarigardon al la ekhistorio de la junularaj kongresoj kaj organizoj de junaj esperantistoj. La komenco estis la revuo "La Juna Vivo" eldonita de Elisabeth van Veenendaal-Bouwes el 1934 cele ĉefe al geknaboj. En 1938 ŝi organizis la unuan IJK en Groet (Nederlando) por 100 knaboj kaj 100 knabinoj ĉefe el Nederlando, sed ankaŭ el Britio, Belgio kaj Francio, ne el Germanio kie naziismo malhelpis la esperantan agadon; en la lasta tago oni fondis TJO (Tutmonda Junular-Organizo) ĉefe fare de instruistoj cele al infanoj. En 1939 al Tervuren (Belgio) venis novuloj ĝis 350 partoprenantoj. La Dua Mondmilito interrompis tiun disvolvigon.

En 1947 la kongreso okazis en Ipswich (Britio) por 200 personoj, jam ne ne tiom infanaj lernantoj, sed junuloj, foje sole vojaĝantaj, inter kiuj finfine germanoj; en tiu kongreso partoprenis George Soros. Por 1948 estis planita kongresumi en Ĉeĥoslovakio, sed pro politikaj malfacilaĵoj kaj enpovigo de komunistoj en Prago, la organizantoj devis rezigni kaj finfine Groet, dek jarojn poste, reestis kongresloko por 285 partoprenantoj, ĉefe el Nederlando kaj Britio, kaj denove kelkaj germanoj. En 1949 kongresloko estis Versajlo (Francio) por 200 junuloj, sed ne belgoj kaj ja germanoj. Tio estas ripetita trajto de junularaj kongresoj: grupaj malaperoj kaj aperoj de landogrupoj.

En 1950 kongreso okazis en Konstanz (Germanio) kun logika abundo de germanoj, kaj ŝajne kelkaj eksterleĝe el la orienta parto. Germanoj ja bezonis plibonigon de internaciaj rilatoj post la tragedio de la milito. En 1951 en Haarlem partoprenis 280 junuloj el 12 landoj; tie oni decidis disigi la gazeton en du: unu "por komencantaj infanoj" kaj alia por "membroj de TJO". Tiuj estis 731, ĉefe nederlandanoj, duarange britoj kaj triarange germanoj. Kontakto kun UEA kreskis helpe de ĝia estrarano Ivo Lapenna. En 1952 la 8-a IJK okazis en Ry (Danio) por 108 partoprenantoj; tiam oni decidis aldoni la vorton "esperantista" por la nomo de la organizo Tutmonda Esperantista Junular-Organizo (TEJO). En 1953 la kongreso okazis en Wörgl (Aŭstrio) kun organizaj problemoj kaj nur 80 personoj, el kiuj nur 16 en la jarkunveno. En 1954 en Hilversum (Nederlando) partoprenis 89 personoj, ĉefe germanoj, kaj almenaŭ unu el orienta parto. Partoprenis ankaŭ kelkaj postaj gravaj esperantistoj kiel Claude Gacond kaj Ed Borsboom. En 1955 la IJK veturis por la unua fojo al suda Eŭropo, nome al l'Aquila (Italio) por 249 personoj, ĉefe italoj kiuj partoprenis nek antaŭe nek poste. En 1956 la kongreso okazis en Büsum (Germanio) por 250 personoj, pli ol duono germanoj, kaj 24 el DDR, por la lasta fojo en okcidentaj landoj dum jardekoj; post tio, en la UK-o en Kopenhago TEJO kun 614 membroj iĝis junulara sekcio de la monda asocio. En 1957 nur 30 personoj partoprenis en Villeneuve-lès-Avignon (suda Francio); tiam okazis la unua oratora konkurso, en kiu venkis Carlo Minnaja. En 1958 en Hamburgo (Germanio) inter 126 kongresanoj partoprenis jam Humphrey Tonkin.

Virtuala IJK

Nombroj de partoprenintoj de la IJK 2020 laŭ lando

La IJK 2020

Tranaĝante la grandan ondon de la nova realo en la pandemia tempo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) havis la unuan vicon eniri novan punkton en la historio de la internaciaj esperantistaj organizoj, kiam ĝi okazigis la unuan Internacian Junularan Kongreson (IJK) en la interreto ekde la 10-a ĝis la 18-a de julio 2020. En la kongreso partoprenis 316 esperantistoj el 52 landoj, interalie danke al la eblo partopreni en la kongreso senpage.

La 76a IJK, kiu originale devus okazi en Someren (Nederlando) en la sama semajno, estis nuligita en aprilo – nur malpli ol tri monatojn antaŭe. La organizantoj, Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ), tuj poste anoncis, ke la IJK anstataŭe okazus virtuale kaj rekomencis kolekti aliĝojn. Komence multaj ne havis tute klaran bildon pri tio, kiel la kongreso en tiel granda skalo realiĝus, sed ĝi ebliĝis pro la teknika kaj homrimeda subteno de Edukado@Interreto (E@I), kiu utiligis novan retan platformon, en kiu ĉiuj programeroj kaj pluraj aliaj funkcioj estis unuece kaj organizite montrataj, kvazaŭ kongresejo. Tiu platformo estis finkreita nur dum la pandemia tempo, kaj estis unuafoje uzita en majo por la Poliglota Renkontiĝo.

La temo de la reta IJK estis “Tutmonda solidareco,” kaj dum ĝi okazis diversaj programeroj, kiuj substrekis la ideojn de solidareco inter diversaj grupoj kaj la tutmondiĝo de la agado por junularo en kaj ekster Esperantujo. Inter tiuj pluraj laŭtemaj programeroj estis prelego pri aliancaneco, paneldiskutoj pri hejmlaborado kaj pri virinaj rajtoj, diskutoj pri minoritataj lingvoj, kaj prezentoj de diversaj kulturoj kaj talentoj dum Mondovizio, la muzika programo. Samtempe troviĝis ankaŭ konstantaj neformalaj vidbabilejoj, kiuj imitis la etosojn de konataj kongresaj lokoj: Koridoro (por babili atendante programerojn), Trinkejo (por babili trinkante teon, kafon, aŭ eĉ alkoholaĵon), kaj Gufujo (speciala ĉambro por ĝenerale malstreĉiĝi). Ankaŭ estis Manĝejo, en kiu homoj povis trankvile kaj “kune” manĝi (kaj eĉ kuiri), kvazaŭ kongreseja kafeterio.

En gazeto

Tyron Surmon en tripaĝa artikolo rakontas pri sia esperto en sia unua UK-o en Montrealo. Li ĉefe komparas la etoson de la Universalaj Kongresoj kun tiu de IJK kaj absolute preferas tiun de la junularaj eventoj.[17]

Referencoj

Vidu ankaŭ

  • UK - Universala Kongreso
  • IIK - Internacia Infana Kongreseto

Eksteraj ligiloj