Tesaloniko

urbo en Grekio

Tesaloniko (greke: Θεσσαλονίκη / Thessaloníkê en la malnova greka, Thessaloníki en la nuna greka, slave: Солун, Solun, judhispane: סלוניקה, turke: Selânik) aŭ Saloniko estas greka urbo, situanta ĉe la fondo de la golfo de Termaiko. Tesaloniko estas la ĉefurbo de la kultura landoparto Makedonio, de la administra regiono Meza Makedonio kaj de la provinco Tesaloniko.

Panorama vido de la urbo je januaro 2005
Panorama vido de la urbo je januaro 2005
22° 57′ 00″ O / 40.63333 °N, 22.95000 °O / 40.63333; 22.95000 (mapo)
Tesaloniko
greke Θεσσαλονίκη Thessaloniki
urbo
Fotomontaĵo
Vido al moderna parto de Tesaloniko de Malnova Urbo
Oficiala nomo: Θεσσαλονίκη
LandoGrekio Grekio
DuoninsuloBalkano
RegionoMeza Makedonio
ProvincoTesaloniko
Historiaj regionojAntikva Grekio, Helena civilizo
SituoTesaloniko
 - koordinatoj40° 38′ 00″ N 22° 57′ 00″ O / 40.63333 °N, 22.95000 °O / 40.63333; 22.95000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco250 m s. m.
Plej malalta punkto
 - altecom s. m.
Areo111,703 km² (11 170,3 ha)
Loĝantaro786 212 (2005)
Denseco7 038,41 loĝ./km²
Fondo315 a.K.
HorzonoOET (UTC+2)
 - somera tempoOEST (UTC+3)
Poŝtkodo53xxx, 54xxx, 55xxx, 56xxx
Telefona antaŭkodo231-x-xxxxxx
LandokodoGR-54
AŭtokodojNAx-xxxx ĝis NXx-xxxx
Situo enkadre de Grekio
Situo enkadre de Grekio
Situo enkadre de Grekio
Vikimedia Komunejo: Thessaloniki
Retpaĝo: www.thessaloniki.gr
Map
Tesalonika Blanka turo
Arko de Galerio en Tesaloniko
Marŝado sur la plaĝo en Tesaloniko

En la jaro 2001 Tesaloniko havis 363 987 loĝantojn. Post Ateno ĝi estas la dua plej granda urbo de Grekio.

Historio

La Tesalonika reĝlando (en greka: Βασίλειο της Θεσσαλονίκης) estis nelongdaŭra krucisma ŝtato fondita post la Kvara Krucmilito sur la konkeritaj teritorioj el la Bizanca Imperio. La markizo Bonifacio de Montferrato, unu el la estroj de la Krucmilito, aĉetis la rajtojn de Venecio pri Tesaloniko, kie li establiĝis kiel reĝo. Bonifacio etendis sian regnon norden por inkludi Makedonion kaj suden por inkludi Tesalion. Li estis sukcedita kiel reĝo en 1207 de sia infana filo Demetrio de Montferrato.

Geografio

La urbo kuŝas ĉe la ebenaĵo formata de la riveroj Aliakmonas, Galikos kaj Aksios, kiu elfluas al la golfo Termaiko. La urbo situantas ĉe la fino de la valo de Ardar, ĉe la golfo de Tesaloniko, ĉe la Via Egnatia kiu konektis la akropolon kun la marbordo. Al Tesaloniko venas ankaŭ la ŝoseoj devenaj de Adriatika Maro, kiel Egnatia, kaj tiuj kiuj venas el Balkanio. Pro tio Tesaloniko iĝas la ĉefa havenurbo de Makedonio, anstataŭe de la ŝtopita haveno de Pella.

Toumba estas antaŭurbo de Tesaloniko.

Vidindaĵoj

Servoj

Famuloj

Partneraj urboj

Inter la partnerurboj estas:

Rilatoj al Esperanto

Ekde la komenco de la 20-a jarcento ekzistas esperantistoj en la urbo, parte ortodokse kristanaj grekoj, parte sefardaj judoj, parte ankaŭ bulgaroj kaj turkoj. En somero 1976 la 32-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en la urbo, kaj ankaŭ post la IJK 1993 en Bulgario la urbo spertis ondon da vojaĝantaj junaj esperantistoj, kiuj post la kongreso de norde venis tra Tesaloniko por vidi la urbon kaj pluvojaĝi al pli sudaj partoj de Grekio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj