Internacia Organizaĵo pri Vito kaj Vino

La Internacia Organizaĵo pri Vito kaj Vino (france L'Organisation Internationale de la Vigne et du Vin ; mallongigita: OIV) estas interregistara organizaĵo, kiu traktas la teknikajn kaj sciencajn aspektojn de kultivado de vitoj kaj vinkultivado. La organizaĵo okupiĝas pri vitkultivado, ne nur por vinfarado, sed ankaŭ por alicela uzado de vinberoj kaj por produktado de sekvinberoj. Unu el la agadoj de la organizaĵo estas la kolekto de statistikaj datumoj de la tuta mondo pri temoj ligitaj al la vinberkampo.

Internacia Organizaĵo pri Vito kaj Vino
interregistara organizaĵo
Komenco3-a de aprilo 2001 vd
AntaŭeInternational Vine and Wine Office vd
Ĉefestro(j)Luigi Moio • Reiner Wittkowski • Yves Bénard • Claudia Inés Quini • Monika Christmann • Regina Vanderlinde vd
Lingvoj

la franca, la angla, la hispana, la germana, la itala

RetejoOficiala retejo
vdr

La ĉefsidejo de la organizaĵo situas en Parizo kaj 45 landoj estas membroj aktuale en 2013 [1].

Historio

38-a Universala Kongreso de Internacia Organizaĵo pri Vito kaj Vino

La antaŭuloj de la Internacia Organizaĵo pri Vito kaj Vino estis la internaciaj konferencoj okazigitaj en la 19-a jarcento responde al la filoksera epidemio, la plej elstara el kiuj estis kongreso de kvin landoj en Montpellier okazintta inter la 26-a de oktobro ĝis 30-a de oktobro 1874. La ideo starigi internacian organizaĵon aperis plurfoje dum la sekvaj jardekoj, kaj finfine, la 29-an de novembro 1924, ok landoj subskribis interkonsenton por krei "Internacian Vin-Oficejon" (france Office international du vin, mallongigita ‏OIV)) en Parizo. Fine de la subskribado la fondaj dokumentoj revenis al la diversaj landoj por aprobo. La unua laborsesio estis okazigita ĉe la Salon de l'Horloge la 3-an de decembro 1927. La 4-an de septembro 1958, la nomo de la organizaĵo estis ŝanĝita al la france Office International de la Vigne et du Vin.

La nuna Internacia Organizaĵo pri Vito kaj Vino estis fondita post interkonsento inter 35 landoj la 3-an de aprilo 2001, anstataŭigante la "Ministerion pri Vito kaj Vino". Tiu ĉi interkonsento ekvalidis la 1-an de januaro 2004.

Membroŝtatoj

Membroŝtatoj en la organizaĵo aktuale en 2011

Germanio / Alĝerio / Argentino / Armenio / Aŭstralio / Aŭstrio / Azerbajĝano / Belgio / Bosnio kaj Hercegovino / Brazilo / Bulgario / Ĉilio / Kipro / Kroatio / Slovakio / Slovenio / Hispanio / Francio / Kartvelio / Grekio / Hungario / Barato / Israelo / Italio / Libano / Luksemburgio / Malto / Maroko / Meksiko / Moldavio / Montenegro / Norvegio / Nov-Zelando / Nederlando / Peruo / Portugalio / Unuiĝinta Reĝlando / Ĉeĥio / Norda Makedonio / Rumanio / Rusio / Serbio / Sudafriko / Svedio / Svislando / Turkio / Ukrainio / Urugvajo / Uzbekio.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj