István Székely (reĝisoro)
István Székely [iŝtvAn sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely István estis hungara-usona reĝisoro. Lia nomo eksterlande estis Steve Sekely aŭ S. K. Seeley, lia unua edzino estis aktoro Irén Ágay.
István Székely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Székely István |
Aliaj nomoj | Steve Sekely |
Naskiĝo | la 25-an de februaro 1899 en ![]() |
Morto | la 9-an de marto 1979 en ![]() |
Lingvoj | germana • angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–dekjaro de 1910) ![]() |
Familio | |
Patro | Marcell Székely (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Székely Lili (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Irén Ágay Baba Majos de Nagyzsenye (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro verkisto filmproduktoro ĵurnalisto scenaristo reĝisoro ![]() |
István Székely [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1899 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de marto 1979 en Palm Springs (Kalifornio, Usono).
Biografio
István Székely forlasis la universitatan lernadon kaj li iĝis ĵurnalisto en sia naskiĝurbo, poste en Berlino. Ekde 1929 li estis reĝisoro, post du jaroj jam en Budapeŝto. Inter 19291932 li reĝisoris 4 germanajn filmojn, inter 1931-1937 24 hungarajn filmojn. Li edziĝis en 1933. En la malfrua 1937 li kun sia edzino rifuĝis al Usono pro la proksimiĝanta naziismo. Ankaŭ en Usono li reĝisoradis, eĉ en 1945 li fondis filman firmaon. Li laboris ankaŭ en Meksiko, Britio, Okcidenta Germanio, Italio, lastfoje en Hungario. Pro vidviĝo li denove edziĝis en 1954.
Elektitaj reĝisoraĵoj
- The Great Longing (germana filmo, 1930)
- Hyppolit, la lakeo (furora hungara filmo, 1931)
- ‘‘Miracle on Main Street’‘ (usona filmo, 1942)
- ‘‘The Fabulous Suzanne’‘ (usona, 1946)
- ‘‘The Empress of China’‘ (germana, 1953)
- ‘‘The Missing Scientists’‘ (brita, 1955)
- ‘‘Cartouche’‘ (itala-franca filmo, 1955)
- ‘‘Desert Desperadoes’‘ (itala, 1959)
- ‘‘The Day of the Triffids’‘ (1962)
- ‘‘Kenner’‘ (usona, 1969)
- Lila akác (1934, 1973 (ambaŭ hungaraj))
Lia libro
- Hyppolittól a Lila akácig (Budapeŝto, 1978)