István Zsignár

István Zsignár [iŝtvAn ĵignAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsignár István estis hungara pentristo, instruisto.

István Zsignár
Persona informo
Naskiĝo12-an de junio 1930 (1930-06-12)
en Golop
Morto19-an de julio 2002 (2002-07-19) (72-jaraĝa)
en Miskolc
ŜtatanecoHungario
Okupo
Okupopentristo
vdr

István Zsignár [1] naskiĝis la 12-an de junio 1930 en Golop, li mortis la 19-an de julio 2002 en Miskolc.

Fabriko pentrita de István Zsignár
Lagobordo pentrita de István Zsignár

Biografio

István Zsignár akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász en 1954. Lia majstro estis László Vinkler. Ekde 1958 li partoprenas en ekspozicioj, en la sama jaro li instruis en Battonya, poste en Miskolc. Li ne nur instruis kaj pentradis, sed ankaŭ gvidis pentristajn rondojn. Inter 1962 kaj 1969 li gvidis la pentristan kolonion en Tokaj. Li studvojaĝis en la socialismaj landoj, ankaŭ en Italio, Francio, Grekio. En 1981 li forlasis la instruadon kaj okupiĝis nur pri pentradoj. Li pentradis plej ofte pejzaĝojn, pli malofte portretojn kaj aĵpentraĵojn. Li ricevis premiojn inter 1959–1997.

El solaj ekspozicioj

Elektitaj pentraĵoj

  • Faluvége
  • Füzérradványi táj III. (1979)

Fontoj

Referencoj