Ivan Bunin

rusa verkisto

La rusa verkisto Ivan Alekseeviĉ BUNIN naskiĝis la 22-an de oktobro 1870 en Voroneĵ kaj mortis la 8-an de novembro 1953 en Parizo. En la jaro 1920 li elmigris al Francio, kie li restis ĝismorte. En 1933 li estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo pro "siaj artaj kaj literaturaj kvalitoj, kiuj ebligis al li fidelan priskribon de la tipaj specoj de la rusa popolo".

Ivan Bunin
Nobel-premiito
Persona informo
Иван Алексеевич Бунин
Naskiĝo22-an de oktobro 1870 (1870-10-22)
en Voroneĵ,  Rusia Imperio
Morto8-an de novembro 1953 (1953-11-08) (83-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkorinfarkto vd
TomboRusa tombejo en Sainte-Geneviève-des-Bois vd
Lingvojrusa vd
ŜtatanecoRusia ImperioFrancio vd
Subskribo Ivan Bunin
Familio
DinastioHouse of Bunin vd
GefratojYuly Bunin vd
Edz(in)oAnna Tsakni • Vera Muromtseva-Bunin vd
Profesio
Okupoverkistotradukisto • poeto • prozisto • dramaturgo vd
Laborkamporomanonovelopoeziotaglibro vd
Aktiva dum1887–1953 vd
Verkado
VerkojThe Village ❦
Dark Avenues ❦
The Life of Arseniev ❦
The Gentleman from San Francisco vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

En 1901 atingis famon kiam aperis lia romano La Vilaĝo. Poste li verkis pliajn samstilajn verkojn, prezentante la vilaĝanojn sen idealigo. Liaj romanoj estas konstruitaj ĉirkaŭ temoj kiel: klimataj naturaj fenomenoj, rutina vivo en la vilaĝo, la plezuroj de bienuloj kaj pli. Li havas karakterizan stilon tre malfacile tradukeblan al aliaj lingvoj.

En Moskvo ekzistas strato kaj metrostacio laŭ la nomo Buninskaja alleja.

Famaj verkoj

  • Antonovskie jabloki (rakonto, 1900)
  • Derevnja (La vilaĝo) (romano, 1910)
  • Suĥodol (rakonto, 1912)
  • Ĉaŝa ĵizni (Vazo de la vivo) (rakonto, 1913)
  • Gospodin iz San Francisko (Sinjoro el San Francisko) (rakonto, 1915)
  • Tjomnye allei (Senlumaj aleoj) (rakontoj, 1943)

En Esperanto aperis

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj