Józef Zarański

Józef Makary Zarański (naskiĝis la 10-an de marto 1903 en Krakovo, mortis la 11-an de julio 1972 en Londono) – pola diplomato kaj konsula oficisto, poste laboranto de Pola Sekcio de BBC kaj ĝia direktoro (1961-1966).

Józef Zarański
Persona informo
Naskiĝo10-an de marto 1903 (1903-03-10)
en Krakovo
Morto11-an de julio 1972 (1972-07-11) (69-jaraĝa)
en Londono
ŜtatanecoPollando
Familio
Frat(in)oJan Zarański
Okupo
Okupodiplomato
vdr

Vivo

De 1927 laboris en Ministerio pri Eksteraj Aferoj, interalie kiel sekretario de Pola Ambasado en Londono (1931-1934), ĝenerala konsulo en Vieno (20-a de marto 1938 – septembro 1939), delegito de pola registaro en ekzilo pri rifuĝintoj en Hungario (de septembro 1939-1940). Kontraŭ la hungaraj regopovoj prezentiĝis kiel ĝenerala konsulo de Pola Respubliko en Budapeŝto (1940- januaro 1941). Aŭtune 1941 forveturis al Britio, estis sekretario en Ministerio pri Eksteraj Aferoj (de septembro 1941-1943), sekretario de ambasado en Londono (aprilo 1943-januaro 1944), ĉefo de sekretario de Ĉefministro (januaro 1944-decembro 1944). De junio 1946 laboris en Pola Sekcio de BBC, en kiu preparis interalie historiajn disaŭdigaĵojn. Ties direktoro en la jaroj 1960-1966.

Verkoj

Aŭtoro de libro Enigmo de la Ĝibraltara Katastrofo post 15 jaroj (1959) kaj rememoroj Atestanto de eventoj. De Anschluss ĝis Jalto (Londono 1968).

Distingoj

En 1933 estis distingita per Oficira Kruco de Ordeno de la Krono (Rumanio), en 1938 per la pola Ora Merit-Kruco, kaj en 1939 per greka Komandora Kruco de la Ordeno de Fenikso.

Bibliografio

  • Słownik Biograficzny Polskiej Służby Zagranicznej 1918-1945 (Biografia vortaro de Pola Eksterlanda Servo 1918-1945). Volumo IV, Eldonejo de Ministerstwo Spraw Zagranicznych, Varsovio 2007
  • Krzysztof Pszenicki, Tu mówi Londyn. Historia Sekcji Polskie BBC (Ĉi tie parolas Londono. Historio de Pola Sekcio de BBC), eldonejo Rosner & Wspólnicy, Varsovio 2009
  • Antoni Pospieszalski, Wspomnienie o Józefie Zarańskim w Wiadomości nr 36 z 3.09.1972 Rememoro pri Józef Zarański en "Wiadomości"