József Szabadkay

József Szabadkay [jOĵef sabadkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabadkay József estis hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro. Lia origina familia nomo estis Spitzer [spicer], lia edzino estis Irma Bermann.

József Szabadkay
József Szabadkay
József Szabadkay
Persona informo
NaskonomoSpitzer József
Naskiĝola  14-an de januaro 1880(nun 1880-01-14)
en Hungario Szabadka (Hungara reĝlando)
Mortoen majo de 1944
en Hungario dumvoje al Kassa (Hungara reĝlando)
ŜtatanecoHungario
Familio
Edz(in)oIrma Bermann
Okupo
Okupoaktoro
vdr
József Szabadkay kun la dua edzino

József Spitzer [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1880 en Hungara reĝlando en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio), li mortis en majo de 1944 en vagonaro dumvoje al Kassa (nuntempa Košice en Slovakio).

Biografio

József Szabadkay devenis el juda familio. Li frekventis privatan aktoran lernejon de Szidi Rákosi en Budapeŝto, samtempe li apartenis al teatra koruso. Li komencis sian aktoran karieron en trupo de Sándor Krémer en 1903 en Szatmárnémeti. En la sekva jaro li edziĝis, en 1913 eksedziĝis. Inter 1908-1919 li estis aktoro en provinco. Post morto de Sándor Krémer li edziĝis al la vidvino, samtempe li transprenis la teatran trupon, ankaŭ 4 gefilojn, el ili Ferenc Krémer kaj Manci Krémer iĝis aktoroj. Post Traktato de Trianon Rumanio faris malfacilaĵojn por bari la hungarlingvan teatran vivon, tial Szabadkay ofte estis barita. Li estis aktoro, teatrestro aŭ reĝisoro en pluraj teatroj, ekzemple inter 1919-1923 li estis teatrestro en Satu Mare, en la teatra jaro 1925 reĝisoro en trupo de Mihály Szendrey (pli aĝa). Inter 1932-1938 li denove estis teatrestro en Satu Mare. En la sekva jaro denove hungara erao komenciĝis, sed pro la kontraŭjudaj leĝoj ekde 1940 li ne rajtis aktoradi. Post 4 jaroj li estis viktimo de holokaŭsto.

Elektita reĝisoraĵo

Fontoj