Jindřich Fügner

(Alidirektita el J. Fügner)

Jindřich FÜGNER (naskiĝis la 12-an de septembro 1822 en Prago, mortis la 15-an de novembro 1865 en Prago) estis ĉeĥa popola verkisto kaj unu el la fondintoj (en 1862) de la unua bohemia gimnastika asocio Sokol.

Jindřich Fügner
Persona informo
Naskiĝo12-an de septembro 1822 (1822-09-12)
en Prago
Morto15-an de novembro 1865 (1865-11-15) (43-jaraĝa)
en Prago
Tombotombejoj de Olšany vd
ŜtatanecoAŭstra imperio vd
Familio
Edz(in)oKaterina Fugnerova vd
InfanojRenata Tyršová vd
Profesio
Okupokomercisto • sporta administristo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Jindřich Fügner

Fügner heredis de sia patro familian komercejon kaj poste iĝis estro de asekura agentejo. Kvankam ĉef-profesie komercisto, li dum multaj jaroj studis en pluraj landoj por pliigi sian ĝeneralan scion. Li dediĉis multe da tempo al muziko kaj sporto kaj interesiĝis pri sociologio.

En ĉeĥaj patriotaj rondoj li renkontis Miroslav Tyrš, kiu interesis lin pri la ideo de gimnastika asocio.[1] Je la fondo de la praga sekcio Sokol Pražský li iĝis ties unua prezidanto; li sukcesis konstruigi la unuan gimnastikejon en Prago (ĉeĥe "Sokolovna", en strato Žitná). Lia influo favoris la demokratian strukturon de la asocio Sokol.

Referencoj

Eksteraj ligiloj