Jacques (restoracio)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jacques estis francastila restoracio, kiu situis en la kvartalo Gold Coast de Ĉikago, Usono de 1935 ĝis 1983. Ĝi estis unu el la plej malnovaj francastilaj restoracioj de la urbo. Oni taksis ĝian imiton de la franca kuirarto malaŭtentika, sed ĝi estis fama pro korto ornamita per eleganta florĝardeno, kie eblis manĝi dum la somero.[1][2]

La restoracio estis fondita de Jacques Fumagally (origine Fumagali), enmigrinto naskita en Monako. Ĝia unua versio ekzistis ĉe la adreso 180 East Delaware Place en la kvartalo Streeterville de 1928 ĝis 1935.[3][4] En 1935, Fumagally translokigis sian entreprenon al 900 North Michigan Avenue en Gold Coast. La somera korto estis planata de la komenco[5] sed malfermita nur en 1937.[6] Jacques kunhavis la posedon de la restoracio kun sia frato Andre Fumagali, itala veterano de la Unua Mondmilito, ĝis ties sinmortigo en 1938.[7]

En 1954 Fumagally emeritiĝis kaj lian restoracion akiris la negocaj partneroj Ray Castro kaj Edison Dick kiel la duan en sukcesa grupo de similaj francastilaj ĉikagaj restoracioj, kiu iam atingis maksimumon de 16 membroj. Castro, kiu estis enmigrinto el Kubo, praktike mastrumis la restoraciojn, kaj Dick liveris la kapitalon.[8][9] Castro restis prezidanto post kiam la restoraciaro estis aĉetita de International Telephone & Telegraph Corporation (ITT) en 1969.

ITT asignis la restoraciojn al sia subfirmao Canteen Corporation,[10] kun kiu ili estis venditaj en 1973 al Trans World Airlines (TWA).[11] La reputacio de Jacques malboniĝis dum la posedado de TWA.[12] En 1980 ĝi estis vendita al la loka firmao Management Group, kaj en 1983 ĝi fermiĝis.[13] La konstruaĵo estis detruita kaj anstataŭigita per nubskrapulo.

Referencoj