James Craig Watson

James Craig WATSON (naskiĝis la 28-an de januaro 1838 en Fingal (Ontario), mortis la 22-an de novembro 1880 en Madison) kanad-devena usona astronomo Lia familio, kiu naskis lin en Ontario (Kanado) transloĝiĝis al Ann Arbor (Miĉigano - Usono) en 1850.

James Craig Watson
Persona informo
Naskiĝo28-an de januaro 1838 (1838-01-28)
en Fingal
Morto22-an de novembro 1880 (1880-11-22) (42-jaraĝa)
en Madison
Mortis perperitoneito vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsonoKanado vd
Alma materUniversitato de MiĉiganoUniversitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupoastronomo • universitata instruisto vd
Laborkampoastronomio vd
Doktoreca konsilistoKarl Christian Bruhns • Wilhelm Scheibner vd
Verkado
Verkojmalkovrinto de asteroidoj vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

15-jaraĝa, li enskribiĝis en la Universitato de Miĉigano, kie li lernis la latinan, la grekan, kaj la astronomion sub la instruado de profesoro Franz Brünnow, al kiu li posteulis kiel dua direktoro de la observatorio de Detrojto de 1863 ĝis 1879.

Li amasis konsiderindan monsumon per entreprenoj sen rilato kun la astronomio. Li kreis, per testamento, la Medalon James Craig Watson, kiu estas donacita de la Nacia akademio de la sciencoj al tiuj, kiuj kontribuas al la astronomio.

Malkovritaj asteroidoj : 22
79 Eurynome14-a de septembro 1863
93 Minerva24-a de aŭgusto 1867
94 Aurora6-a de septembro 1867
100 Hekate11-a de julio 1868
101 Helena15-a de aŭgusto 1868
103 Hera7-a de septembro 1868
104 Klymene13-a de septembro 1868
105 Artemis16-a de septembro 1868
106 Dione10-a de oktobro 1868
115 Thyra6-a de aŭgusto 1871
119 Althaea3-a de aprilo 1872
121 Hermione12-a de majo 1872
128 Nemesis25-a de novembro 1872
132 Aethra13-a de junio 1873
133 Cyrene16-a de aŭgusto 1873
139 Juewa10-a de oktobro 1874 (en Pekino)
150 Nuwa18-a de oktobro 1875
161 Athor19-a de aprilo 1876
168 Sibylla28-a de septembro 1876
174 Phaedra2-a de septembro 1877
175 Andromache1-a de oktobro 1877
179 Klytaemnestra11-a de novembro 1877

Li mortis pro peritoneito aĝa de nur 42 jaroj.

Malkovroj

Li malkovris 22 asteroidojn, inter kiuj 139 Ĵuevao, en Pekino kie li estis veninte por observi la Pasadon de Venuso de 1874, La nomon "Ĵuevao" estis elektitaj de la ĉinaj estrecoj : (瑞 華, aŭ, en moderna pinjino ruìhuá) = "Oportuna (stelo) de Ĉinio".

Li kredis je la ekzisto de la planedo Vulkano, pli proksima de Suno ol Merkuro. Oni nun scias, ke tiu planedo ne ekzistas, sed estas ebleco ke asteroidoj tiel nomataj vulkanoidoj ekzistus. Li opiniis esti observinta du tiaj-tipajn planedojn dum suneklipso en julio 1878 en Vajomingo.

Honoroj

Oni donis lian nomon al la asteroido 729 Watsonia[1].

Noto kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj