Japanlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la japana lingvo

Japanlingva Vikipedio (japane ウィキペディア日本語版 [ŭikipedia nihongo ban]) estas la Vikipedio en la japana lingvo.

Japanlingva Vikipedio
Retadresoja.wikipedia.org
KategorioVikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvojapana
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 29-a de aprilo 2024
Artikolnombro1 413 672
Profundeco90.5
Paĝoj4 156 048
Redaktoj99 981 166
Uzantoj2 192 924
Aktivaj uzantoj13 275
Administrantoj40
Dosieroj4 501
v • d • r

La 25-an de junio 2008 ĝi enhavis pli ol 500 000 artikolojn, kaj estis do la kvina plej granda Vikipedio post la anglalingva, la germanlingva, la franclingva kaj la pollingva. Ĝi estas la plej granda ne-eŭroplingva vikipedio.

Historio

Supozeble la japanlingva Vikipedio estis fondita en majo de 2001. La unua artikolo estis titolita "Nihongo No Funimekusu" skribita en latina alfabeto, kiu klarigis pri japanlingvaj fonetiko kaj skribo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj