Jaropolko la 1-a

Jaropolko la 1-a estis grandprinco de Kievo de 972 ĝis 980. Li estis la plej aĝa filo de Svjatoslavo.

Jaropolko Svjatoslaviĉ
Grandprinco de Kievo
Regado972 - 978/980
AntaŭuloSvjatoslav la Brava
RegentoSveneldo
SekvantoVladimiro la Granda
Persona informo
Ꙗропълъкъ Свѧтославличь
NaskonomoѨрополкъ Свѧтославичъ
Naskiĝo
en Kievo
Morto978/980
en Kievo
TomboChurch of the Tithes vd
Lingvojantikva orientslava lingvo vd
ŜtatanecoKieva Regno vd
Familio
DinastioRurikidoj
PatroSvjatoslav la Brava
Patrinonenomita
GefratojVladimiro la 1-a de KievoOlego la Drevlana vd
Edz(in)oJulia, greka monaĥino
InfanojSvjatopolko la 1-a
Profesio
Okupomonarko vd
Palatina princo de Kievo
Dum970 - 972
SekvantoSvjatopolko la 1-a
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Nomo

Nomo «Jaropolk» konsistas el slavaj vortoj «Jaryj» (Ѩръıи — hela) kaj «polk» (Полкъ — popolo; komparu kun germana Volk).

Grandprinco de Kievo

Naskiĝdato kaj patrino ne estas konataj. Unue Komenca kroniko mensciis lin je 968.

En 970 lia patro, Grandprinco Svjatoslav, komencis militon kontraŭ Bizanca Imperio kaj enoficigis filon kiel Palatino de Kievo. Kiam je 972 Svjatoslavo pereis, li iĝis Grandprinco. Liaj fratoj, Olego kaj Vladimiro, regis kiel liaj palatinoj.

Li kontaktadis kun germana imperiestro Otto la 2-a kaj kun la Papo. Laŭ kronikoj li simpatiis al kristanoj.

Interna milito kaj pereo

Je 977 komencis interna milito inter Jaropolko kaj liaj fratoj, princo de drevlanoj Olego kaj novgoroda princo Vladimiro. Jaropolko, pro persvadoj de Sveneldo, atakis drevlanan princlandon. Dum retreto, Olego pereis. Post la ekscio pri morto de Olego, Vladimiro elvenis al Svedio aŭ Baltio. Tiel Jaropolko iĝis grandprinco de tuta Kieva Regno.

En 980 Vladimiro revenis. Komence li liberigis Novgorodon, poste aneksis Polockon, kaj venis al Kievo. Pro perfido Jaropolko estis murdita.

Laŭ Komenca kroniko Jaropolko estis mortigita en 980, sed laŭ la plej antikvaj fontoj lia morto estis la 11-an de junio 978.

Jaropolko havis edzinon, kiu post lia morto naskis Svjatopolkon.

Parencaro