Jegor Gajdar

Jegor GAJDAR (ruse Егор Тимурович Гайдар; naskiĝis en 1956 – forpasis la 16-an de decembro 2009) estis rusia politikisto kaj ekonomiisto, kiu okupis altajn postenojn en rusia registaro de la jaroj 19911993, i. a. plenumis rolon de ĉefministro. Li estas kutime konsiderata la aŭtoro de la ekonomia reformo, restinta pro siaj nepopularaj efikoj sub la nomo „ŝoka terapio“.

Jegor Gajdar
Persona informo
Егор Тимурович Гайдар
Naskiĝo19-an de marto 1956 (1956-03-19)
en Moskvo
Morto16-an de decembro 2009 (2009-12-16) (53-jaraĝa)
en Odincovo
Mortis peredemo vd
TomboNovodeviĉje tombejo vd
Religioagnostikismo vd
Lingvojrusa vd
ŜtatanecoRusioSovetunio vd
Alma materMoscow State University Faculty of Economics vd
PartioKomunista Partio de Sovetunio • Democratic Choice of Russia • Unuiĝo de Dekstraj Fortoj vd
Subskribo Jegor Gajdar
Familio
PatroTimur Gaidar vd
PatrinoAriadna Bazhova vd
InfanojMaria Gaidar vd
Profesio
Okupoekonomikistopolitikistoprofesoroĵurnalisto • membro de la ŝtata Dumao vd
Aktiva enMoskvo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ la disfalo de Sovetunio Gajdar faris bonan karieron en KPSU, laboris en redakcio de tre grava partia revuo „Kommunist“.

Gajdar estis filo de sovetia kontradmiralo Timur Gajdar kaj nepo de la konataj verkistoj Arkadij Gajdar kaj Pavel Baĵov.