Johann Heinrich von Mädler

Johann Heinrich von MÄDLER (29a de Majo, 1794 Berlino – 14a de Marto 1874, Hanovro) estis germana astronomo.

Johann Heinrich von Mädler
Persona informo
Johann Heinrich von Mädler
Naskiĝo29-an de majo 1794 (1794-05-29)
en Berlino
Morto14-an de marto 1874 (1874-03-14) (79-jaraĝa)
en Hanovro
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoReĝlando PrusioGermana Imperiestra RegnoRusia Imperio vd
Alma materHumboldt-Universitato en Berlino vd
Familio
Edz(in)oMinna von Mädler vd
Profesio
Okupoastronomo vd
Laborkampoastronomio vd
Aktiva enUniversity of Tartu Old Observatory vd
Doktoreca konsilistoJohann Elert Bode • Johann Franz Encke vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li ekvivtenis sian familion instruante kiel privata tutoro kaj tiel li renkontis kun Wilhelm Beer, riĉa bankisto, en 1824. En 1829 Beer decidis munti privatan observatorion en Berlino, kun refraktora teleskopo de 95 mm fare de Joseph von Fraunhofer, kaj Mädler laboris tie. En 1830 ili ekproduktis desegnojn de Marso kiuj poste iĝos la unuaj veraj mapoj de tiu planedo. Ili estis la unuaj kiuj elektis tion kio estas nuntempe konata kiel Sinus Meridiani kiel la ĉefa meridiano por la mapoj de Marso.

Ili produktis ankaŭ precizan mapon de la Luno, nome Mappa Selenographica, publikigita en kvar volumoj en 1834–1836. En 1837 estis publikigita priskribo de la Luno (Der Mond). Ambaŭ estis la plej bonkvalitaj priskriboj de la Luno dum multaj jardekoj, ne superitaj ĝis la mapo de Johann Friedrich Julius Schmidt en la 1870-aj jaroj. Beer kaj Mädler faris la firman konkludon ke la trajtoj de la Luno ne ŝanĝiĝas, kaj ke tie estas nek atmosfero nek akvo.

En 1836, Johann Franz Encke nomumis Mädler observanto en la Berlina Observatorio, kaj tie li observis per ties refraktora teleskopo de 240-mm. En 1840, Mädler estis nomumita direktoro de la Dorpat (Tartu) Observatorio en Estonio (tiam Rusa Imperio), sukcedante Friedrich Wilhelm Struve kiu estis translokiĝinta al la Observatorio Pulkovo. Li faris meteologiajn kaj astronomiajn observojn. Li pluigis la observojn al duoblaj steloj faritajn de Struve. Li restis en Tartu ĝis li retiriĝis en 1865, kaj poste revenis al Germanio.

Bibliografio

  • Heino Eelsalu, Dieter B. Herrmann: Johann Heinrich Mädler (1794–1874): Eine dokumentarische Biographie. Akademie-Verlag Berlin, 1985 ISSN 0138-4600 (German)