Johano la Evangeliisto

aŭtoro de la Evangelio laŭ Johano; tradicie identigita kun Johano la Apostolo kaj Johano el Patmos (la aŭtoro de la Apokalipso de Johano)
(Alidirektita el Johano Evangeliisto)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Sankta Johano la apostolo de Jesuo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sankta Johano.

Sankta Johano la Evangeliisto (antikve-greke Ἰωάννης, Iōánnēs, hebree יוחנן, ĉ. 3 al 101), tradicie konsiderata kiel la juda fiŝkaptisto, kiu estis unu el la Dek du Apostoloj de Jesuo Kristo kaj verkis iun evangelion. Laŭ aliaj teologoj temas pri malsamaj personoj.

Sankta
Johano la Evangeliisto
Evangeliisto kaj Apostolo
Persona informo
Naskiĝo3
en Galileo, Heroda Tetrarkio
Morto101
en Efezo
Religiokristanismo vd
Familio
PatroZebedeo vd
PatrinoSalomeo vd
Profesio
Okupoevangeliisto vd
Sanktulo
Honorata enKopta Ortodoksa Eklezio de Alreksandrio
Katolika Eklezio
Orientaj katolikaj eklezioj
Ortodoksa Kristana Eklezio
Anglikana Komunio
Festotago27-a de decembro (Okcidenta Eklezio); 8-a de majo kaj 26-a de septembro (Orienta Eklezio)
Atributojaglo, kaliko, volvolibro
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj atribuitaj al Johano

Laŭ tradicio, li estas la aŭtoro de kvin libroj dela Biblio:

  • unu evangelio (Johano),
  • tri leteroj (1 Johano, 2 Johano, 3 Johano)
  • unu apokalipso pri la fino de la mondo (Apokalipso).

Laŭ la ĉi-supra tradicio, Johano estas la ĉefa aŭtoro de la Nova testamento post Sankta Paŭlo, verkinte 20% da ĝi. Iuj el tiuj libroj eble estis verkitaj de liaj sekvintoj, precipe la pli malfruajleteroj.

Tradicia biografio

Inter la apostoloj, li estis la plej bona amiko de Jesuo. Kiam Jesuo estis mortanta sur la kruco, li donis al Johano la zorgon de sia patrino, Maria. Post la krucumado de Jesuo, laŭ frua tradicio Johano plejparte loĝis en Efezo, centro de la granda kulto de la virga diino — samtempe praa Patrino-Diino — Diana. Li predikis la evangelion tra Anatolio kaj faris miraklojn (inkluzive la revivigo de la vidvino Drusiana). En la 90-oj, li estis ekzilita portempe al la insulo de Patmo en la Egea Maro. Tieli skribis sian apokalipson. Multaj ekzegezistoj tamen pridubas ĉi lastan aŭtorecon, ne nur pro stilistikaj sed ankaŭ pro teologie enhavaj kialoj. El la Dekdu Apostoloj, Johano laste mortis, ĉirkaŭ 97. Li konis Sanktan Polikarpon, kies disĉiplo estis Sankta Ireneo.

Vidu ankaŭ