Jonathan Swift

angla/irlanda verkisto

Jonathan SWIFT ([ˈdʒɒnəθən swɪft]; esperanta enskribo de prononco Ĝonatan Svift; esperantigite Ĝonatano Svifto, aŭ Jonatano Svifto, aŭ Ĵonatano Svifto) (n. la 30-an de novembro 1667 en Dublino, m. la 19-an de oktobro 1745 en Dublino) estis angla/irlanda verkisto.

Jonathan Swift
Persona informo
Jonathan Swift
Naskiĝo30-an de novembro 1667 (1667-11-30)
en Dublino,  Reĝlando Irlando
Morto19-an de oktobro 1745 (1745-10-19) (77-jaraĝa)
en Dublino,  Reĝlando Irlando
TomboKatedralo de Sankta Patriko de Dublino vd
ReligioAnglikanismo vd
EtnoAnglo-Irish people vd
Lingvojangla vd
LoĝlokoWhitehaven vd
ŜtatanecoReĝlando Irlando vd
Alma materKolegio Triunuo • Kolegio Hertford • Kilkenny College vd
PartioTories vd
Subskribo Jonathan Swift
Familio
PatroJonathan Swift vd
PatrinoAbigail Erick vd
GefratojJane Swift vd
Edz(in)oEsther Johnson vd
AmkunuloEsther Vanhomrigh vd
Profesio
Alia nomoIsaac Bickerstaff • Lemuel Gulliver • M. B. Drapier • Simon Wagstaff vd
Okupopoeto • romanisto • satiristo • filozofo • homrajta aktivulo • pamphleteer • anglikana sacerdoto • verkisto • sciencfikcia verkisto • eseisto • publikigisto • verkisto de porinfana literaturo • prozisto • publika konato • pastro vd
Aktiva dum1700– vd
Verkado
VerkojLa vojaĝoj de Gulivero ❦
Modesta Propono ❦
A Tale of a Tub vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis teologion en sia naskiĝurbo, venis al Anglio en la jaro 1688 kaj fariĝis la sekretario de la politikisto kaj verkisto Sir William TEMPLE. En Anglio li ankaŭ konatiĝis kun la junulino Esther "Stella" JOHNSON, kiu inspiris lin al la verkado de poemoj kaj la taglibro A journal to Stella (Taglibro por Stela).

Ekde 1699 Jonathan SWIFT denove ekvivis en Irlando, sed li ofte vojaĝis al Londono, por partopreni la politikan vivon tie. En la jaro 1713 li fariĝis dekano de la Dublina Katedralo St. Patrick’s. Ekde tiam lia politika intereso koncentriĝis ĉefe al Irlando.

La verkaron de Swift karakterizas preciza lingvouzo kaj ofte agreseme mokanta humuro. Du partoj el la kvarvoluma satiro Gulliver’s travels (La vojaĝoj de Gulivero) nuntempe apartenas al la klasikaĵoj de la porjunulara literaturo.

Li havis grandan influon al la mondliteraturo. En Esperanto estis Sandor Szathmari, kiu samstile kaj samakre kritikis la homan socion en sia verko Vojaĝo al Kazohinio.

Famaj verkoj

  • The battle of the books (satiro, 1704)
  • A tale of a tub (satiro, 1704)
  • The journal to Stella (taglibro/leteroj, verk. 1710-13, eld. 1784)
  • Gulliver’s travels (4 partoj, 1726; reviziita eldono, 1735)
  • A modest proposal (satiro, 1729)

Esperantaj tradukoj de verkoj de Jonathan Swift

Kovrilpaĝo de Liliputo; trad: E. M. Prent; 1961
  • El "Vojaĝoj de Gulivero" / Jonathan Swift. En: Legolibro por kursanoj / Hrsg.: Tangerud, Odd ; p. 25 – 31
  • Gulliver en Liliputlando : (mallongigita) / [Swift. Trad. M. Inman]. Ilustr. de J. R. Monsell. - Londono: Speaight and Sons, [proks. 1910]. - 62 p. : ilustr.
  • Unua vojaĝo de Gulivero: Liliputo / Jonathan Swift. El angla lingvo trad. Ethel M. Prent. Antauparolo Edward Ockey. - [London]: Maitland, [1961]. - 63 p.
  • La vojaĝoj de Gulivero / esperantigis Jos. A. de Roos. - Tilburgo: Smits

Eksteraj ligiloj