Jorge Camacho

hispana verkisto kaj docento pri interpretado

Jorge CAMACHO (CORDÓN) [ĥorĥe kamaĉo] (naskiĝis la 18-an de novembro 1966 en Zafra, Ekstremaduro) estas hispana esperantisto kaj Esperanto-verkisto en Esperanto kaj en la hispana.

Jorge Camacho
Jorge Camacho en Roterdamo en 2007
Jorge Camacho en Roterdamo en 2007
Persona informo
Aliaj nomojGeorgo Kamaĉo
Naskiĝo18a de novembro 1966
en Hispanio Zafra, Ekstremaduro, Hispanio
LingvojhispanaEsperantoanglafinna
Naciecohispano
ŜtatanecoHispanio
Okupo
Okupoverkistotradukistoesperantistoprofesoroesperantologo
Esperanto
Verkis en Esperantoliaj verkoj
Aliaj aktivaĵojgajninto de Premio Grabowski
Akademianoeksmembro de AE

membro de ALE

Esperantistiĝis en1980
vdr

Camacho esperantigis sian nomon al Georgo Kamaĉo (ne nur verknome, sed ankaŭ en renkontiĝoj, korespondado k.s.) de la komenco de la okdekaj jaroj ĝis 1995 aŭ 1996. Ĉi tiam li decidis uzi la saman nomon en kaj ekster Esperantujo, nome nur la originalan formon en la hispana lingvo.

Camacho eklernis esperanton en 1980. Li estis membro de Akademio de Esperanto de 1992 ĝis 2001. De 1995 ĝis 1999 li laboris en Bruselo kiel konferenca interpretisto de Eŭropa Unio, el la lingvoj angla kaj finna al la hispana. De 1999 li loĝas en Madrido, kie li plu laboris ĝis 2009 kiel konferenca interpretisto por Eŭropa Unio, el la lingvoj angla, finna kaj portugala al la hispana. De aprilo 2008 ĝis septembro 2010 li laboris kiel docento pri interpretado en Universidad Autónoma de Madrid. De 2009 li laboras en Biblioteca Nacional de España, la nacia biblioteko de Hispanujo.

Camacho estis alelektita al la Akademio de Esperanto en 1992. La 15an de aŭgusto 2001 li anoncis sian demision pro seniluziiĝo pri Esperantujo. Tamen, kvankam malpli ofte ol antaŭe, li restas aktiva per daŭra recenzado kaj verkado de poemoj. En 2007 li anoncis la fondon de Beletra Almanako, kies kunredaktoroj estas Probal Daŝgupto kaj István Ertl.

Plurfoje li gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 1992 la Premion Grabowski.

Inter liaj preferataj verkoj kaj aŭtoroj troviĝas la Eposo pri Gilgameŝ, Jorge Luis Borges, Miĥail Bulgakov, Albert Camus (La Mito de Sizifo), Karel Čapek, Miguel Espinosa, Omaro Ĥajamo, Konstantinos Kavafis, Danilo Kiŝ, Fernando Pessoa, Rafael Sánchez Ferlosio kaj Olaf Stapledon.

Kiel poeto, li sentas sin pli proksima al aŭtoroj kiel Edwin de Kock kaj Baldur Ragnarsson.

Camacho estas unu el la kunfondintoj de la Esperanta Respubliko.

En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia verkado estis honorita per la Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA.[1]

Verkoj

Camacho famiĝis pro siaj poemoj kaj noveloj de la malfruaj 1980-aj jaroj.

Siatempe Camacho estis ano de la t.n. Hispana Opo kaj nun estas membro de la ibera grupo aŭ Ibera Skolo de esperantlingvaj verkistoj.

En la 1990-aj jaroj li komencis publike kontraŭstari Giorgio Silfer pro lia interpreto de raŭmismo. Li mokis Silfer-on en la satira verko La Majstro kaj Martinelli (inspirita de romano de Miĥail Bulgakov) kaj kritikis liajn ideojn en La liturgio de l' foiro.

Listo de verkoj

Tradukoj

Rakontoj kaj noveloj

  • Rakonto en La mirinda libro (1984)
  • Pandemonio (rakontaro, kun aliaj aŭtoroj, 1990)
  • Sur la linio (naŭ originalaj rakontoj, 1991)
  • Ekstremoj (kun Fernández, Neves, kaj Liven Dek, 1997)
  • La ĉapo de la sterko-vermo (nefikcia; traduko de la aŭtoro, 1995)
  • La Majstro kaj Martinelli (satira novelo, 1993)
  • Rakonto Varme vama verko en Beletra Almanako 7 (februaro 2010)
  • Rakonto Milito en kvar strekoj en Beletra Almanako 10 (februaro 2011)
  • kontribuis al Sferoj 6 (1988), Trezoro. La Esperanta novelarto (1989), Sferoj 8 (1993), Sferoj 10 (2000; trovu ĉe "Eksteraj ligoj" ligon al la tiuvoluma rakonto Se barbaroj iam), Mondoj 2001 (2001), Samideanoj (2006) kaj Vizaĝoj (2010).

Poemaroj

Eseoj

  • Amika rondo varma aŭ pri la verda junularo en Fonto, n-ro 117 (Septembro 1990)
  • Kion oni trovas en la tekstoj de “Persone” en Fonto, n-ro 132 (Decembro 1991)
  • Enkonduko en la verkaron de Miguel Espinosa en Menade bal püki bal (1998)
  • La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo) (pamfleto movada, 1998/1999)
  • La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto (en Lingva arto, 1999)
  • Baldur Ragnarsson, duklinga poeziisto en La lingvo serena (2007)
  • Lingvaj manipulistoj en Beletra Almanako 1 (septembro 2007)
  • De hajko al hajko en Belarta rikolto 2013 (2013)
  • Vortoj en vortaroj en Beletra Almanako 18 (oktobro 2013)
  • Motivoj por ne kabei en Beletra Almanako 19 (februaro 2014)
  • "Lanta fajro" en Beletra Almanako 21 (oktobro 2014)

Recenzoj

Aliaj

En la hispana

  • Palestina estrangulada (2018)[2][3]
  • Quemadura (2020)[4]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Trovu « Jorge Camacho » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Ligiloj al recenzoj fare de Camacho

Blogo de Jorge Camacho