Joseph Freusberg

germana katolika episkopo
(Alidirektita el Josef Freusberg)

Joseph FREUSBERG (naskiĝinta la 18-an de oktobro 1881 en Olpe, mortinta la 10-an de aprilo 1964 en Erfurto) estis katedralpreposto kaj helpepiskopo de la Diocezo de Fulda rezidante en Erfurto.

Joseph Freusberg
titulara episkopo
Persona informo
Naskiĝo18-an de oktobro 1881 (1881-10-18)
en Olpe
Morto10-an de aprilo 1964 (1964-04-10) (82-jaraĝa)
en Erfurto
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio vd
Profesio
Okupopolitikisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vdFonto: Vikidatumoj
v • d • r
blazono episkopa de Joseph Freusberg

Vivo

Estante filo de politikisto li trapasis la abiturientan ekzamenon en 1902 en Montabaur kaj studis filozofion kaj teologion en Paderborn kaj Freiburg. Ordinacio okazis en la 6.4.1906. Mallongan tempon li gvidis internejon por knaboj en Gelsenkirchen antaŭ studo de kanona juro en Romo kie li loĝis en Anima-kolegoi.[1] Post doktoriĝo li estis vikario en Bielefeld en 1909. En 1916 li iĝis paroĥestro de la Preĝejo Sankta Severo (Erfurto) kaj en 1923 li nomumitis preposto de la Katedralo de Erfurto. Paralele li estris la tiean eklezian tribunalon. Dum bombatakoj de la Aliancanoj Freusberg prizorgis protekton de kulturaĵoj kaj post 1945 li tre engaĝiĝis kune kun la katedralarĥitekto Rudolf Stein pri rekonstruoj. En 1945 li deputitis en la Turingia provizora parlamento.

Ĉar post potencakiro de la komunistoj la episkopo de Fulda ne plu facile teleorganizi povis la aferojn en Erfurto oni nomumis Freusberg en 1946 ĝenerala vikario de Fulda kun sidejo en Erfurto. Kaj en la 12.4.1953 li iĝis titulara episkopo de Hadrianopolis en Epiro (nun Distrikto Gjirokastër)[2] kaj helpepiskopo. La konsekron faris Johann Baptist Dietz (Fulda) en la 11.6.1953 kune kun Adolf Bolte (Fulda) kaj Wilhelm Weskamm (Berlino).

Gravis ankaŭ liaj inicatoj kaj planoj de Porpastra Seminario de Erfurto.[3]. Li estis ankaŭ ordinanto de Georg Sterzinsky kaj Joachim Meisner. En 1961 papo Johano la 23-a nomumis lin honore papa tronasistanto. Posteulo lia estis Hugo Aufderbeck. Li entombigitis en la klostro de la erfurta katedralo.

Blazono

La blazona ŝildo dispartiĝas en kvar kampojn per arĝenta kaj ora ankrokruco. La ora ĉelo 1 havas verdan trifoliafolion, la verdaj ĉeloj 2 kaj 3 fluganta oran ankrokrucon kaj ĉelo 4 la blazonon de Erfurto (kaj samtempe de Majenco). Moto lia In Cruce Salus (savo per la kruco) prenitis de la verko Imitatio Christi de Tomaso de Kempis.

Honoroj

  • Deutsche Friedensmedaille, 1961

Referencoj

Literaturo

  • Josef Pilvousek: Weihbischof Dr. Joseph Freusberg (1881–1964). Seelsorger und Integrationsfigur für die Katholiken Thüringens. Che: Jahrbuch für mitteldeutsche Kirchen- und Ordensgeschichte 1 (2005), p. 79–95.
  • "Who's who?"

Eksteraj ligiloj