Jules Massenet

Jules Émile Frédéric Massenet (naskiĝis la 12-an de majo 1842 en Montaud ĉe Saint-Étienne, mortis la 13-an de aŭgusto 1912 en Parizo) validas kiel plej grava franca operokomponisto de la finiĝanta 19-a jarcento.

Jules Massenet
Persona informo
Jules Massenet
NaskonomoJules Émile Frédéric Massenet
Naskiĝo12-an de majo 1842 (1842-05-12)
en Montaud
Morto13-an de aŭgusto 1912 (1912-08-13) (70-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkancero vd
Tombocemetery in Égreville vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materKonservatorio de Parizo • Lycée Saint-Louis vd
Subskribo Jules Massenet
Familio
DinastioMassenet family vd
PatroAlexis Massenet vd
GefratojAuguste Massenet vd
Edz(in)oNinon de Gressy vd
InfanojJuliette Massenet vd
Profesio
Okupokomponisto • muzikologo • muzikinstruisto • universitata instruisto • pianisto • libretisto • orgenisto vd
Verkado
VerkojWerther ❦
Manon ❦
Don Quichotte ❦
Cendrillon ❦
Tais ❦
Hérodiade vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Afiŝo pri „Roma“ de Georges-Antoine Rochegrosse.

Li estis la plej juna el dek unu gefiloj de oficirfamilio. Lia patrino donis al li la unuan muzikinstruon. Jam dekunujara (1853) li ricevis unuan edukadon ĉe la Konservatorio de Parizo de Ambroise Thomas kaj Charles Gounod kaj finis tie sian studon en 1863, kiam li tie gajnis la Premion de Romo (france Prix de Rome). Tiutempe li renkontis ankaŭ Franz Liszt.

En 1871 li estis kunfondinto de la Société Nationale de Musique kaj en 1878 li membriĝis en la Akademio de Belartoj de Francio (france Académie des beaux-arts). Ekde 1878 ĝis 1893 li estis profesoro por kompozicio ĉe la Konservatorio kaj i.a. instruis George Enescu kaj Gustave Charpentier.

Verkoj

  • La grand'tante, komika opero unuakta, 1867, Parizo
  • Don Cézar de Bazan, komika opero 4-akta, 1872, Parizo
  • Marie-Magdeleine, 1873 Parizo/scena 1903, Nico
  • Le roi de Lahore, opero 5-akta, 1877, Parizo
  • Hérodiade, opero 4-akta, 1881, Bruselo
  • Manon, opero 5-akta, 1884, Parizo
  • Le Cid, opero 4-akta, 1888, Parizo
  • Esclarmonde, romantika opero 4-akta, 1889, Parizo
  • Le mage, opero 5-akta, 1891, Parizo
  • Werther, lirika dramo 4-akta, 1892, Vieno
  • Thaïs, lirika komedio 3-akta, 1894, Parizo, en ĝi "Meditation"
  • Le portrait de Manon, opero 1-akta, 1894, Parizo
  • La Navarraise, lirika episodo 2-akta, 1894, Londono
  • Sapho, Pièce lyrique, 1897, Parizo
  • Cendrillon, fabelpoemo 4-akta, 1899, Parizo
  • Grisélidis, lirika fabelo de unuprologo kaj 3 aktoj, 1901, Parizo
  • Le jongleur de Notre-Dame, opero 3-akta, 1902, Monte-Carlo
  • Chérubin, lirika opero 3-akta, 1905, Monte-Carlo
  • Ariane, opero 5-akta, 1906, Paris
  • Thérèse, muzika dramo 2-akta, 1907, Monte-Carlo
  • Bacchus, opero 4-akta, 1909, Parizo
  • Don Quichotte, heroa komedio 5-akta, 1910, Monte-Carlo
  • Roma, tragika opero 5-akta, 1912, Monte-Carlo
  • Panurge, muzika farso 3-akta, 1913, Parizo
  • Cléopâtre, opero 4-akta, 1914, Monte-Carlo
  • Amadis, opero 4-akta, 1922, Monte-Carlo

Eksteraj ligiloj

Jules Massenet en 1910