Károly Henrik Fuchs

Károly Henrik Fuchs [kAroj fuhs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fuchs Károly Henrik estis hungara instruisto, fizikisto.

Károly Henrik Fuchs
Persona informo
Naskiĝo5-an de junio 1851 (1851-06-05)
en Bratislavo
Morto10-an de januaro 1916 (1916-01-10) (64-jaraĝa)
en Bratislavo
ŜtatanecoHungario
Familio
PatroAlbert Fuchs
Okupo
Okupofizikisto • matematikisto
vdr

Károly Henrik Fuchs [1] naskiĝis la 5-an de junio 1851 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 10-an de januaro 1916 en Pozsony.

Biografio

Károly Henrik Fuchs frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis en pluraj universitatoj en Vieno. Li lernis ekzemple de Jozefo Petzval. Post la pedagogia diplomo en 1874 li instruis en gimnazio en Budapeŝto, poste en aliaj hungaraj urboj. En la studjaro 1895 li esploris apud Loránd Eötvös. En 1901 li pensiuliĝis pro sanstato, tamen poste li okupiĝis pri sciencoj.

Elektitaj publikaĵoj

  • Religion und Wissenschaft (1886)
  • Adalékok a hajcsövesség elméletéhez (1889)
  • Az elektromos számoló gépről (1892)

Fontoj