KDE

Tiu ĉi artikolo temas pri la fama grafika uzantinterfaco. Por aliaj signifoj bovolu vidi KDE (apartigilo).

KDE estas libera grafika labormedio por Unikso, Linukso, FreeBSD kaj aliaj operaciumoj kiuj bazas sur la Unikso (oni povas ankaŭ instali ĝin sur la X operaciumo de la Makintoŝa komputilo, kaj eĉ sur Mikrosofta Vindozo per la programo Cygwin). La tuta sistemo estas konstruita per la grafika uzantinterfaco ilgarnituro QT de la norvega kompanio TrollTech kaj programita per la programlingvo C++.

KDE

KDE Plasma 5.16
ProgramistoThe KDE Team
Lasta stabila versio5.112.0 («Frameworks»)
(12-a de novembro 2023)
OperaciumoLinukso, BSD, Darwin, Unikso, Vindozo
ProgramlingvoC++
Lingvo(j)ankaŭ Esperanto
Programtipografika uzantinterfaco, grafika kodaro
PermesiloGPL (libera programaro)
Retejowww.kde.org
vdr
KDE
komunumo por libera programaro • neprofitcela organizaĵofenestrilo vd
Dum14-a de oktobro 1996 - nekonata/nuntempe
FondintojMatthias Ettrich vd
AgokampoKDE-aplikaĵoj
filiaj kompaniojKDE Women vd
TTTOficiala retejo
vdr

Origino de la nomo

KDE estas la mallongiga vorto por K Desktop Environment. La litero K ne sensas vere. Dum KDE-komenco, la vorto Kool estis uzita, sed la programistoj rezignis tiun uzon. Nun, ili rimarkigas ke, en Latina alfabeto, la litero K antaŭas la literon L (L tiel Linukso).

Historio

Ĉi tiun projekton komencis en 1996 la germana programisto Matthias Ettrich, kiu volis krei unuigitan grafikan interfacon por la Uniksaj sistemoj. Li elektis la Qt-funkcionaron kaj la programlingvon C++.

Ĉefe pro tiuj aferoj naskiĝis la projekto GNOME dum 1997, ĉar Qt ne estis GPL (KDE ja estis, sed dependanta de ne-GPL-a softvaro).

Ĉefaj versioj

La ĉefa numero de KDE kongruas kun la numero de la versio de Qt, kiun ĝi uzas.

  • KDE 1.0, 1998
  • KDE 2.0, 2001, tute reskribita.
  • KDE 3.0, 2002, evoluigita el KDE 2.0.
  • KDE 4.0, 2008
  • KDE 5.0, 2014
  • KDE 6.0, planita por 2024

Tradukstato

KDE distribuaroj

Jen kelkaj distribuoj kiuj entenas KDE kiel aprioran grafikan labormedion:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj