Kalvinana katedralo (Kluĵo)

Kalvinana katedralo estas Monumento historia en Rumanio, en urbo Kluĵo, en la historia ĉefplaco.

Kalvinana katedralo de
Kalvinana katedralo en Kluĵo
Kalvinana katedralo en Kluĵo
Protestanta kirko
Loko
ŜtatoRumanio
MunicipoKluĵo
Geografia situo, 23° 35′ 45″ O (mapo)46.76811623.59592946° 46′ 5″ N, 23° 35′ 45″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religiokristanismo
Ritokalvinismo
Dato de konsekro1647
KonsekrintoGeleji Katona István
Statusokatedralo
Arkitektura priskribo
ArkitektojJános (monaĥo)
Konstrustilogotiko
Konstruado
Specifo
Longo60 m (la navo 34 m)
Larĝo15 m
Alto19 m
Konstrumaterialoŝtono
Mapo
Kalvinana katedralo (Kluĵo) (Rumanio)
Kalvinana katedralo (Kluĵo) (Rumanio)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

Historio

En 1486 Matiaso la 1-a kaj Stefano Báthori permesis konstruadon de preĝejo. La katolika preĝejo (kaj apude monaĥejo) pretiĝis en 1503. La arkitekto estis János (monaĥo). La orgeno ekfunkciis en 1534. En 1566 la franciskanoj devis forlasi la monaĥejon kaj la preĝejon, poste kalvinanoj murdis la katolikan pastron kaj interne ili faris detruojn. Ĝis 1581 la preĝejo forlasiĝis, poste jezuitoj reuzis ĝin. En 1603 denove homoj atakis la preĝejon kaj same faris detruojn kaj murdojn. La kalvinanoj en 1622 ricevis la preĝejon, la renoviĝo komenciĝis en 1638. En 1798 incendio okazis. Pli nova renoviĝo okazis en 1961.

Konstruaĵo

La katedralo havas unusolan navon sen turo kaj prezentas imponan gotikon. Interne el la frua tempo restis nenio. La renesancaj sidlokoj pretiĝis en 1646. En la katedralo estas entombigita Mihály Apafi. Antaŭ la katedralo skulptaĵo pri Sankta Georgo troviĝas.

Fontoj

  • Hungara kaj rumana Vikipedioj
Ceteraj fotoj pri la katedralo
Flanka parto de la katedralo
Interna parto de la katedralo
Tombo de Mihály Apafi