Kanara lingvo

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kanado aŭ Kanario.

La kanara,[1] karnata[1]kannada lingvo[2] (kanare ಕನ್ನಡ [ˈkʌnːəɖɑː]) estas dravida lingvo parolata plejparte de la kanaroj en Barato, ĉefe en la gubernio de Karnatako. Kanaraj parolantoj estas signifaj lingvaj malplimultoj ankaŭ en la gubernioj de Andrapradeŝo, Telangano, Tamilnado, Maharaŝtro, Keralo kaj Goao. En 2001 estis ĉirkaŭ 38 milionoj da denaskaj parolantoj de la kanara.[3] La kanara estas unu el la oficialaj lingvoj de Barato kaj la oficiala kaj administra lingvo de Karnatako.

kanara
ಕನ್ನಡ
Disvastiĝo de la Kanara
Disvastiĝo de la Kanara
natura lingvomoderna lingvo
dialektoj de kannada lingvo
Parolata en Barato (Karnatako)
Parolantoj43 600 000
Denaskaj parolantoj>41 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por11 milionoj
SkriboKanara skribo
Lingvistika klasifiko

Dravidaj lingvoj
Suda
Tamilo-Kanara lingvaro
Kannada
Oficiala statuso
Oficiala lingvo enKarnatako
Reguligita deDiversaj akademioj kaj la Registaro de Karnataka
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1kn
  ISO 639-2kan
  ISO 639-3kan
  SILKAN
  Glottolognucl1305
Angla nomoKannada
Franca nomokannada
Vikipedio
vdr

La kanara lingvo estas skribata per la kanara skribo kiu evoluiĝis de la skribsistemo Kadamba de la 5a jarcento K. E., kiu mem devenas de la abugida skribsistemo, la Brahmio. La kanara havas literaturan historion de pli ol mil jaroj. Pluraj kanaraj verkistoj jam gajnis la premion Gjanpith. En 2008 la barata registaro deklaris la kanaran kiel unu el la klasikaj lingvoj de Barato.[4]

Lerniloj

Galerio

Referencoj

Eksteraj ligiloj