Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Karbona tetra-klorido estas kemia kombinaĵo, senkolora volatila likvaĵo kun dolĉeca odoro, tre uzata kiel solvanto, en fajrestingiloj kaj kiel antaŭanto de glaciigagentoj kaj kiel purigagento. Karbona tetra-klorido estas venena kaj toksa substanco kiam absorbita tra haŭto aŭ inhalita.
Ĉe altaj temperaturoj ĝi malkomponiĝas por formi la venenan gason COCL2. Karbona tetra-klorido estis uzita en la produktado de glaciigaj substancoj tia kia la kloro-fluoro-karbono. Ĉar ĝi ne estas brulema sub meditemperaturo, ĝi estas bona solvanto por grasoj, oleoj kaj ciroj. En fajrestingiloj, ĝiaj vaporoj estas pli densaj ol la aero kaj taŭgas por sufoki la flamojn. Ĝia hejma uzo kiel purigagento kaj makulforigilo devas evitiĝi pro ĝia toksa naturo
Karbona kvarklorido estis unue sintezita en 1839 far la franca kemiisto Henri Victor Regnault (1810-1878) pere de reakcio inter la kloroformo kaj kloro sub sunbrilo. En la jardeko 1890, karbona kvarklorido estis produktita en Germanio kaj ĝi estis alportita al Usono de Ernest Klipstein kie la produkto estis komercita por seka lavado kaj makulforiga agento.
En 1907, Dow Chemical Company ekis larĝskalan komercan produktadon. Iom poste, la produkto ekuzis kiel domaj purigagentoj kaj en fajrestingiloj. Ĉirkaŭ 1914, la jara produktado de karbona kvarklorido estis proksimume 4500 metraj tunoj. Dum la 1-a Mondmilito la produktado de karbona kvarklorido forte ekspansiiĝis, ĉefe pro ĝia uzo en grajno-fumigado kaj en la kaŭĉuka industrio.[3]
Antaŭ ol 1950, karbona tetraklorido estis sintezita per klorigo de la karbona dusulfido ĉe temperaturo inter 105 °C kaj 130 °C donante kiel flankprodukton la du-sulfuran du-kloridon: