Kardifo

ĉefurbo de Kimrio

Tiu ĉi artikolo temas pri la ĉefurbo de Kimrio. Por la samnoma urbo en Kanado, vd. Cardiff (Ontario)


Kardifo (ˈkɑːdɪf; angle CardiffCaerdydd (kaɪrˈdɨːð — kimre) estas la ĉefurbo de Kimrio. La urbo situas ĉe la Sud-Kimria marbordo, ambaŭflanke de la rivero Taff. La nomo de la urbo en la kimra lingvo signifas Fortikaĵo en la Taff, de kiu venas ankaŭ la angla nomo.

Kardifo
Fotomontaĵo
ĉefurbo • urbego • urbo • plej granda urbo

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Devizo: Deffro! Mae'n Ddydd!
Administrado
PoŝtkodoCF
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro361 469  (2016) [+]
Loĝdenso2 576 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 11′ U (mapo)51.481666666667-3.179166666666751° 29′ N, 3° 11′ U (mapo) [+]
Alto41 m [+]
Areo140,3 km² (14 030 ha) [+]
HorzonoGMT [+]
Kardifo (Kimrio)
Kardifo (Kimrio)
DEC
Kardifo
Kardifo
Situo de Kardifo
Kardifo (Britio)
Kardifo (Britio)
DEC
Kardifo
Kardifo
Situo de Kardifo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cardiff [+]
vdr

Historio

Kardifo estiĝis en 1093 ĉirkaŭ kastelo de la vikingoj. En la sama loko antaŭe troviĝis Romia kastelo. Ĝis la 19-a jarcento Kardifo estis relative malgranda urbo. Danke al la industriigo kaj la karbominejo la urbo forte kreskis. En 1883 fondiĝis en Kardifo universitato; la urbodomo estis konstruita en 1904. Jaron poste Kardifo ekhavis urbajn rajtojn (1905). Kvindek jarojn poste Kardifo iĝis la ĉefurbo de Kimrio (1955). En la 1980-aj jaroj la havena areo malpligraviĝis pro la karbokrizo. Intertempe en tiu loko troviĝas kontoroj kaj libertempejoj.

Ekde 1999 en Kardifo troviĝas la stadiono Millennium Stadium, lastatempe renomita Principality Stadium. Ĝis kiam estis preta la nova stadiono Wembley, tiu en Kardifo estis la plej granda de Britio. Ĝi estas 93 metrojn alta kaj la plej alta konstruaĵo de tuta Kimrio.

Vidindaĵoj

Religio

Kardifo estas la sidejo de la anglikana Episkopo de Llandaff (nun Mary Stallard) kaj de la katolika Ĉefepiskopo de Kardifo (nun Mark O'Toole).

Turismo

La kastelo de Kardifo

Grava turisma allogaĵo de la regiono estas la Kastelo de Cardiff. Krome en Kardifo troviĝas la Nacia Asembleo de Kimrio, nacia muzeo kaj la parko Cathays. La Nacia Operejo de Kimrio en novembro 2004 iĝis parto en la Wales Millennium Centre.

Servoj

Bildaro