Karl Hermann Frank

ĉeĥoslovaka nazia funkciulo

Karl Hermann FRANK (la nomo ofte nur notiĝis K. H. Frank; naskiĝis la 24-an de januaro 1898 en Karlovy Vary; mortis la 22-an de majo 1946) estis librovendisto kaj ĉeĥoslovaka unuarespublika politikisto, ano de la Sudetgermana partio (SdP) kaj aktiva nazio. Post la okupacio de la ĉeĥaj landoj kaj la kreigo de Protektorato Bohemio kaj Moravio en marto 1939 li estis ŝtata sekretario de la okupa nazia reĝimo. Unua eksterordinara militkrimo estis la fermo de ĉiuj ĉeĥaj universitatoj kun murdo de multaj studentoj kaj malliberigo de multaj pliaj en naziaj koncentrejoj en novembro 1939.

Karl Hermann Frank
Persona informo
Karl Hermann Frank
Naskiĝo24-an de januaro 1898 (1898-01-24)
en Karlovy Vary
Morto22-an de majo 1946 (1946-05-22) (48-jaraĝa)
en Prago
Mortis promortpuno vd
Mortis perpendumo vd
TomboĎáblice cemetery vd
EtnoGermanoj vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio vd
Alma materUniversitato de Karolo vd
PartioNacisocialisma Germana Laborista PartioSudetgermana partio vd
Familio
Edz(in)oKarola Franková vd
Profesio
Okupopolitikisto vd
Aktiva dum1918– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
en uniformo de la fifama nazia skadro SS

Senpere post atenco kontraŭ Heydrich en majo 1942 Frank proklamis eksterordinaran staton, dum kiu li ordonis ankaŭ la masakran murdon de la loĝantaro de Lidice kaj Ležáky kaj neniigon de la loĝlokoj. En ambaŭ lokoj ĉiuj viroj de pli ol 14 jaroj estis pafitaj, en Ležáky ankaŭ la virinoj, aliaj virinoj ekspeditaj al la koncentrejo Ravensbrück kaj la plej multaj el la infanoj gasmurditaj. Sole en Lidice kune 192 viroj kaj adoleskuloj, 60 virinoj kaj 88 infanoj estis mortigitaj.

K. H. Frank estis post la milito juĝita kaj la 22-an de majo 1946 li estis kondamnita al mortpuno. Je tri horoj post proklamo de la verdikto, je la 13:37, post rifuzo de ĉiuj petoj je pardono, li estis publkike pendumita en Prago.

La unua geedzeco divorciĝis en 1940, la eksedzino kun du filoj de 14 kaj 9 jaroj samjare edziniĝis al alia nazia funkciulo. Frank duafoje edziĝis al kuracistino kaj kun ŝi de 1941 ĝis 1944 ekhavis tri infanojn. Post la milito la dua edzino 11 jarojn estis malliberigita en Sovetunio, la du filinoj kaj filo, kiuj en majo 1945 estis 1- ĝis 3-jaraj, kreskis en fremdaj familioj kritikaj al naziismo en Germanio.