Nacisocialisma Germana Laborista Partio

politika partio en Germanio (1920–1945)

Nacisocialisma Germana Laborista Partio (germane Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, NSDAP) estis naziisma politika partio en Germanio. Ĝi ekestis je la 24-a de februaro 1920 post nomŝanĝo de Deutsche Arbeiterpartei (fondita je la 5-a de januaro 1919).

Nacisocialisma Germana Laborista Partio
Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei
emblemo
flago
gvidanto-partio • politika partio en Germanio • ekspartio
Komenco24-a de februaro 1920 vd
Fino10-a de oktobro 1945 vd
AntaŭeGermana Laboristpartio • Deutschnationale VolksparteiSudetgermana partio vd
PosteNovnaziismo • Socialist Reich Party • Nigra Fronto vd
Lando(j)Vajmara RespublikoNazia Germanio vd
SidejoBraunes Haus
Ideologio

naziismogermana naciismoiredentismomilitarismoantisemitismoantikomunismo • socia konservativismo

Fondinto(j)Anton Drexler vd
Ĉefestro(j)Karl Harrer • Anton Drexler • Adolf HitlerMartin Bormann vd
PosedatojBraunes Haus • Kaufhaus Jonaß • The Quai Malaquais and the Institute • Völkischer Beobachter • Der Angriff vd
Jura formopartio
vdr
Nacisocialisma Germana Laborista Partio
Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei
Emblemo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio
gvidanto-partio • politika partio en Germanio • ekspartio
Lando Nazia Germanio
FührerAdolf Hitler
(1921–1945)
Estro
PrezidantoAnton Drexler
(1920–1921)
Partia MinistroMartin Bormann
(1945)
Fondiĝo24-a de februaro 1920
Dissolvo10-a de oktobro 1945
Lingvo(j)Germana
Ĉefa sidejoMonaco di Baviera
(1920–1933)
Berlino
(1933–1945)
Koloro(j)     Nigra

     Blanka
     Ruĝa

IdeologioNaziismo
PozicioDekstra ekstremismo
Reichstag (1938)
813 / 813
Membroj8,5 milionoj (1945)
ĴurnaloVölkischer Beobachter
Junulara organizaĵoHitlerjugend
Studenta organizaĵoGermana Ligo de Naziaj Studentoj
vdr

Dum la 1920-aj jaroj la partio, kiu komence klopodis imiti la ekzemplon de la itala faŝismo, provis kolekti homojn malkontentajn pri la situacio en la postmilita (kaj postmonarkia), ekonomie kaj sociale kriza Germanio, sed la membronombro kaj balotrezultoj de la "nazioj" longe restis malgrandaj. Tio rapide ŝanĝiĝis ekde la tutmonda ekonomia krizo de 1929. Post maldaŭra malpermeso post la puĉfarprovo de 1923 fondiĝis kelkaj posteulaj organizaĵoj, kiel ekz. Großdeutsche Volksgemeinschaft.

Je la 30-a de januaro 1933 NSDAP eniris la registaron kaj la nazia gvidulo Adolf Hitler iĝis regna kanceliero. Baldaŭ poste la partio forigis ĉiujn aliajn partiojn, demokratiajn instituciojn kaj rajtojn. Hitler preparis kaj realigis la Duan Mondmiliton kaj amasan murdadon de civiluloj de multaj etnoj en la germane okupataj partoj de Eŭropo. Sed la gvido ne estis en la partio mem, kiu estis nur instrumento.

Post la milito, en septembro 1945, la venkintaj landoj malpermesis NSDAP kaj la propagandon de ĝia ideologio nacisocialismo.

Parlamentaj Elektaj rezultoj en Nazia Germania

La flago de la Nazia Partio

Novembro de 1933 parlamentaj elektoj en Germanio

Politika partioVoĉdonoj%Seĝoj
Nazia partio39,655,22492.11661
Kontraŭ voĉdonoj3,398,2497.89
Malvalidaj voĉdonoj
Entute43,053,473100661
Registritaj balotantoj45,178,701
95.30
Fonto: Nohlen & Stöver

Germana parlamenta elekto de 1936

Politika partioVoĉdonoj%Seĝoj
Nazia partio44.462.45898.80741
Kontraŭ voĉdonoj540.2441.20
Malvalidaj voĉdonoj
Entute45,002,702100741
Registritaj balotantoj45,455,21799.00
Fonto: Nohlen & Stöver

Germana parlamenta elekto de 1938

Politika partioVoĉdonoj%Seĝoj
Nazia partio44,451,09299.01813
Kontraŭ voĉdonoj443,0230.91
Malvalidaj voĉdonoj69,8900.08
Entute44,964,005100813
Registritaj balotantoj45,149,95299.59
Fonto: Direct Democracy
NSDAP Gaue 1926, 1928, 1933 & 1937

Supera regopovo

Fronte de la partio estis Führer Adolf Hitler. Lia anstataŭanto ekde la 21-a de aprilo 1933 ĝis la 10-a de majo 1941 estis Rudolf Hess. Poste sekvis 18 superaj komisaroj. Jen kelkaj el ili:

Vidu ankaŭ