Katedralo Nia Sinjorino de Parizo

katedralo en Parizo

Nia Sinjorino de Parizo (france Notre-Dame de Paris) aŭ Nia Damo de Parizo, estas la romkatolika katedralo de Parizo. Ĝi situas sur la insulo Cité (france Île de la Cité) meze de la urbo. La konstruado komenciĝis en 1163 kaj finiĝis en 1345 ([1]). Ĝi estas unu el la unuaj grandaj gotikstilaj katedraloj (kun la baziliko de Saint-Denis kaj la katedralo de Laon), kaj servis kiel modelo por multaj katedraloj kaj preĝejoj en Francio kaj Eŭropo.

Katedralo Nia Sinjorino de Parizo
france Notre-Dame de Paris
Fasado de la romkatolika katedralo de Parizo
Fasado de la romkatolika katedralo de Parizo
katolika katedralo • malgranda bazilikovidindaĵoparoĥopreĝejo
Loko
Ŝtato Francio
RegionoFrancilio
MunicipoParizo

Geografia situo

, 2° 20′ 59″ O (mapo)48.8527777777782.349722222222248° 51′ 10″ N, 2° 20′ 59″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religiokristanismo
Ritoromkatolika eklezio
diocezoĈefdiocezo pariza
StatusoKatedralo
Arkitektura priskribo
KonstrustiloGotika arkitekturo
Tipo de konstruaĵoKatedralo
Konstruado1163 - 1345
Specifo
Enhaveco9 000 homoj
Longo128 m
Larĝo40 m
Alto69 m
KonstrumaterialoMasonaĵo, kverka ligno
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Katedralo Nia Sinjorino de Parizo (Parizo)
Katedralo Nia Sinjorino de Parizo (Parizo)
DEC

Map

Ligiloj
AdresoCathédrale Notre-Dame de Paris
6 Parvis Notre-Dame
Place Jean-Paul II
75004 Paris
Oficiala paĝarohttp://www.notredamedeparis.fr
vdr
Orienta flanko de la katedralo Nia Sinjorino de Parizo.
Katedralo de Parizo, flanka fasado al la rivero
Ĥimero de la katedralo Notre-Dame de Parizo rigarde al la grandurbo.
Incendio, la 15-an de aprilo 2019

Ĝin tute restaŭris la fama franca arkitekto Eugène Viollet-le-Duc dum la 19a jarcento (1845-1864).

Beletre ĝi estis fona "scenejo" de la fama romano verkita de Victor Hugo, "Notre-Dame de Paris", kun ties rolantoj Quasimodo kaj Esmeralda.

Notre-Dame de Paris estas ankaŭ titolo de franca muzikalo verkita de Luc Plamondon kaj komponita de Richard Cocciante en 1998.

La 15-an de aprilo 2019 la katedralon grave difektis incendio, la spajro kolapsis, la ligna ĉarpentaĵo (kun plumba tegmento) detruiĝis.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj