Kinejo Café des images

La kinejo Café des images situas en Hérouville-Saint-Clair, Francio. Fondita en decembro 1978, la kinejo estas administrata de Geneviève Troussier ekde 1981[1], de Yannick Reix ekde februaro 2014[2], poste de Élise Mignot ekde 2019.[3]

Café des images
kinejo
LokoHérouville-Saint-Clair
 Francio
Geografia situo, 0° 19′ 57″ U (mapo)49.20277-0.3324299999999949° 12′ 10″ N, 0° 19′ 57″ U (mapo)
Café des images (Caen)
Café des images (Caen)
DEC
Café des images
Map
Café des images
Malfermita1978
AdministrantoÉlise Mignot
RetejoOficiala retejo
vdr

Ekde aŭgusto 2015 la kinejo Café des images eldonas retan revuon nomitan "Le Café en revue", en kiu partoprenas interalie Raphaël Nieuwjaer (Débordements) kaj Emmanuel Burdeau (Cahiers du cinema, Mediapart)[4]. La kinejo ankaŭ regule aranĝas renkontiĝojn de la Kinoklubo de Caen[5].

Teĥnikaĵoj

La kinejo Café des images havas tri ĉambrojn:

  • Ĉambro «à fleurs» ("kun floroj" pro ĝia ornamado): 218 sidlokoj
  • Ĉambro «Coupole» ("Kupolo" pro ĝia arĥitekturo): 215 sidlokoj
  • Ĉambro «Tati»: 59 sidlokoj

Ĉi tiuj ĉambroj povas projekcii per 16 mm, 35 mm kaj cifereca kino, kun stereofonia sono Dolby/Digital.

La kinejo ankaŭ havas kafejon-restoracion.

Publikaj transportoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj