KlaĉKunveno PostSomera

Esperanto-renkontiĝo en Nederlando

KlaĉKunveno PostSomera (KKPS) estas Esperanto-renkontiĝo, kiu daŭrigas la tradicion de PSKK, kaj celas allogi precipe junulojn, plejparte ekster Nederlando, kiuj jam parolas Esperanton kaj antaŭe jam partoprenis Esperanto-renkontiĝojn. KKPS okazas en Nederlando, kaj estas organizata de Nederlanda Esperanto-Junularo. La unua KKPS okazis de la 2-a ĝis la 4-a de novembro 2012 en Delft. La tria kaj la kvara KKPS kunokazis kun la aŭtuna studsemajnfino de Esperanto Nederland. Komence KKPS okazadis en la unua semajnfino de novembro, poste tio moviĝis al la lasta semajnfino de oktobro, en kiu estas aldona horo pro finiĝo de somera tempo. Varbilo por la aranĝo estas la humura gazeto Pos-Amiko.

KKPS
NomoKlaĉKunveno PostSomera
RegionoNederlando
Periodoaŭtuno
OrganizantoNederlanda Esperanto-Junularo
Ekzistas ekde2012
Celgrupojunularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝoKKPS-paĝo
vdr
Bert De Wit instruas dum la KKPS en Heerlen en 2015

Listo de pasintaj kaj okazontaj KKPS-oj

JaroDatojUrboTemoPartoprenantoj
10-a KKPS[1]28-a de oktobro ĝis 30-a de oktobro 2022Delft66
9-a KKPS[2]26-a de oktobro ĝis 2-a de novembro 2021Ravnsø ĉe Ry, Danio35
nuligita31-a de oktobro ĝis 2-a de novembro 2020Ry, Danio
8-a KKPS[3]1-a ĝis 3-a de novembro 2019Bodegraven25
7-a KKPS[4]2-a ĝis 4-a de novembro 2018Hunsel52
6-a KKPS[5]27-a ĝis 29-a de oktobro 2017Lunteren75
5-a KKPS[6]28-a ĝis 30-a de oktobro 2016Delft48
4-a KKPS[7]30-a de oktobro ĝis 1-a de novembro 2015HeerlenKune81
3-a KKPS[8]7-a ĝis 9-a de novembro 2014Wijk aan ZeeEtoso47
2-a KKPS[9]1-a ĝis 3-a de novembro 2013WerkhovenLudoj57
1-a KKPS[10]2-a ĝis 4-a de novembro 2012DelftKlaĉoj53

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Referencoj