Klemento la 7-a

papo de la katolika eklezio

Klemento la 7-a (naskiĝis kiel Giulio di Giuliano de' Medici la 26-an de majo 1478 en Florenco, mortis la 25-an de septembro 1534 en Romo) estis papo de 1523 ĝis 1534.

Klemento la 7-a
219-a papo de la katolika eklezio
NaskonomoGiulio di Giuliano de' Medici
Pontifikode 1523
ĝis 1534
AntaŭuloHadriano la 6-a
SekvantoPaŭlo la 3-a
Persona informo
Naskiĝo26-an de majo 1478 (1478-05-26)
en Florenco
Morto25-an de septembro 1534 (1534-09-25) (56-jaraĝa)
en Romo
Mortokialoveneno [#]
TomboSanta Maria sopra Minerva [#]
Lingvojlatina lingvoitala lingvo [#]
Familio
DinastioMediĉoj [#]
PatroJuliano de Medici [#]
PatrinoFioretta Gorini; del Cittadino [#]
IdojAleksandro de Mediĉo vd
Ĉefepiskopo de Florenco
Dum1513–1523
Episkopo de Embrun
Episkopo de Lavaur
Episkopo de Narbonne
[#]Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li nesingarde[1] aliancis kun Francisko la 1-a kelkajn monatojn post la malvenko de Pavio en 1525.

Tuj post la malliberigo de la reĝo, li aliĝis al la ligo de Cognac en Majo 1526, kontraŭ Karlo la 5-a. Al la ligo partoprenis ankaŭ Henriko la 8-a, Venezio kaj pluraj italaj princoj.

Karlo la 5-a, pro venĝo, sendis siajn dungitajn soldatojn batali kontraŭ la Romo. La plejparto de la soldatoj estis germanaj kaj adeptoj de Lutero.

Kiam mortis la papo, la 25-an de septembro 1534, la katolikismo ne bone fartis. La partizanoj de la papo abomenis la partizanojn de la Evangelio.

De sia kastelo Sankta-Angelo[2], li vidis Romon difektita de la luteranaj soldatoj.

En la sama periodo, Danujo, Norvegujo, Svedujo kaj Anglujo disiĝis de la katolika eklezio. La turkoj invadis la katolikan Hungarujon kaj Sulejmano la 1-a alvenis al Vieno. La ekleziaj gravuloj demandis sin ĉu malaperos katolikismo.

Klemento la 7-a opiniis, ke la Apokalipso tuj alvenos. Li petis de Mikelanĝelo ke li pentru la Lastan Juĝon sur la muro de la Siksta Kapelo.

Referencoj