Klodvigo la 1-a

unua reĝo de la frankoj (c 466-511)

KlodvigoPIV (aŭ kelkfoje ankaŭ "Kloviso"; en malnova franca lingvo Clovis, en nuna franca lingvo Louis, germane ChlodwigChlodowech, hispane Clodoveo, angle Clovis) (466-511) estis malnovfranca reĝo. Li fondis la Frankan Imperion (vidu Merovidoj), post la kolapso de Romia Imperio. Li establis sian ĉefurbon en Parizo.

Klodvigo la 1-a
Reĝo de la Frankoj de Parizo
La bapto de Klodvigo la 1-a, en Reims (la 25-an de decembro 496, 498 aŭ 508), estas grava simbolo de la unueco de la nova franka teritorio.
La bapto de Klodvigo la 1-a, en Reims (la 25-an de decembro 496, 498508), estas grava simbolo de la unueco de la nova franka teritorio.
Persona informo
Chlodovechus
Luduinus
Clodovicus
Ludovicus
Naskiĝo466
en nekonata valoro
Morto27-an de novembro 511 (0511-11-27)
en Parizo,  Franka imperio
TomboAbbey of St Genevieve vd
Religiokristanismo vd
ŜtatanecoFranka imperio vd
Familio
DinastioMerovidoj vd
PatroĈilderiko la 1-a vd
PatrinoBasina de Turingio vd
GefratojAudofleda • Lanthilde • Aboflede vd
Edz(in)oKlotildo • frankish princess vd
InfanojTeoderiko la 1-a • Ingomer • Chlodomer • Ĉildeberto la 1-aKlotaro la 1-a • Klotildo vd
Profesio
Okupomonarko vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Entombigstatuo de Klodvigo (malproksime de la fotilo) de la 12-a jarcento kun lia filo Ĉildeberto la 1-a (pli proksime al la fotilo) en la Baziliko de Saint-Denis

Ni konas la reĝadon de Klodvigo danke al Gregorio de Tours, kiu verkis la libron "Histoire" (Historion), kiu poste estos konata kiel Historio de la Frankoj.

Oni ne bone konas la kronologion de la reĝado de Klodvigo. Ĉio, kion ni scias, havas sian fonton en la libro de Gregorio de Tours (Historio, libro II), kiu mencias la eventojn je serioj de 5 jaroj. Ili estas svagaj rememoraĵoj de la romanaj quinquennaliælustræ. Laŭ tiu aŭtoro: milito de Syagrius post 5 jaroj, 15 por la milito kontraŭ la Alemanoj, 5 jaroj antaŭ lia morto por la milito kontraŭ Alariko la 2-a.Oni povas malakcepti tiujn dispartigojn de la reĝado, ĉar ili povas ŝajni simpligoj, sed la modernaj esploroj ne kontraŭargumentis.

Hodiaŭ la kronologio de la reĝado de Klodvigo estas tiu-ĉi.

  • 466 naskiĝo de Klodvigo, filo de Ĉilderiko la 1-a (france "Childéric Ier"), reĝo de la Salienaj Frankoj en Tournais (Belgio) kaj de la reĝino Basiono (france "Basine").
  • 481 (aŭ eble 482) Klodvigo fariĝis reĝo. Lia reĝlando en la komenco de lia reĝado kovris la duan Belgion, malgrandan provincon, kiu situis inter la norda maro, la rivero Skeldo kaj Cambraisis (provinco ĉirkaŭ Cambrai), t.e teritorio inter Reims, Amieno kaj Bulonjo-ĉe-Maro, sen la regiono ĉirkaŭ Soissons, kiu apartenis al Syagrius, filo de Ægidius.

En 492493 li edziĝis kun Klotilda, burgunda princino, kiu konvertis lin al kristanismo kaj kiu iĝis sanktulino kelkajn jarojn post ŝia morto.

Li unuigis la regnon ankaŭ per sia konvertiĝo al kristanismo, sekve de influo de la episkopo de Reims sankta Remiĝo. Tio markas la estontan aliancon inter la trono kaj la Eklezio.

Ĉildeberto la 1-a (naskiĝis en 497 en Reims, mortis la 13-an de decembro 558 en Parizo) estis franka reĝo, unu el la kvar filoj de Klodvigo la 1-a.


Vidu ankaŭ