Merovidoj

La Merovidoj estis la unua reĝa dinastio kiu sukcesis regi la plej vastan parton de estontaj Francio kaj Belgio, ekde la 5-a jarcento ĝis la 8-a jarcento, iomete post la falo de la romia imperio. La Merovidoj devenis de franka tribo kiu enloĝiĝis apud Cambrai (kun Klodio) kaj Tournai (kun Ĉilderiko). La vorto Merovido devenas de la reĝo Meroveo, mita antaŭulo de Klodvigo la 1-a.

Merovidoj
Dinastio
dinastio
Devena nomofrance Méroviens
Regadoj
Regantoj de Franka imperio
Dumĉ. 470 – 687/751
SekvantoKarolidoj
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio
La bapto de Klodvigo la 1-a, en Reims (25-a de decembro 496, 498508), estas grava simbolo de la unueco de la nova franka teritorio.

La unua merovida reĝo estis Klodvigo la 1-a, kiu sukcese pligrandigis la frankan reĝlandon (latinlingve regnum francorum) per militaj venkoj, ĝis la konkero de la tuta Gaŭlio. Li krome ricevis oficialan subtenon de la gaŭla-romia aristokrataro kaj de la katolika Eklezio post sia bapto (ĉirkaŭ 496). La reĝado de Klodvigo kaj de liaj posteuloj estas rigardata kiel plena aŭtonoma periodo de la historio de Francio, la « merovida epoko ».

La Merovidoj malaperis je la 8-a jarcento, kiam la Karolidoj kaj Karlo la Granda fondis vastan Karolidan Imperion

Listo de merovidaj reĝoj

NomoReĝaddatojTitolo
Klodvigo la 1-a 481-511Reĝo de la Frankoj
Klodomiro 511-524Reĝo d'Orléans
Teodoriko la 1-a 511-534Reĝo de Metz (estonta Aŭstrazio)
Ĉildeberto la 1-a 511-558Reĝo de Parizo
Klotaro la 1-a  511-561
558-561
Reĝo de Neŭstrio
Reĝo de la Frankoj
Teodeberto la 1-a 534-548Reĝo de Aŭstrazio
Teodebaldo la 1-a 548-555Reĝo de Aŭstrazio
Kariberto la 1-a 561-567Reĝo de Parizo
Ĉilperiko la 1-a 561-584
567-584
Reĝo de Neŭstrio
Reĝo de Parizo
Gontrano la 1-a 561-592
584-592
Reĝo de Burgonjo
Reĝo de Parizo
Sigeberto la 1-a 561-575Reĝo de Aŭstrazio
Ĉildeberto la 2-a 575-595
592-595
Reĝo de Aŭstrazio
Reĝo de Parizo kaj de Burgonjo
Teodoriko la 2-a 595-613
612-613
Reĝo de Burgonjo
Reĝo de Aŭstrazio
Klotaro la 2-a 584-629
595-629
613-629
Reĝo de Neŭstrio
Reĝo de Parizo
Reĝo de la Frankoj
Dagoberto la 1-a 629-639
632-639
Reĝo de la Frankoj (sen Akvitanio)
Reĝo de la Frankoj
Kariberto 629-632Reĝo d'Akvitanio
Klodvigo la 2-a 639-657
656-657
Reĝo de Neŭstrio, de Burgonjo
Reĝo de Aŭstrazio
Sigeberto la 3-a 639-656Reĝo de Aŭstrazio
Klotaro la 3-a 657-673Reĝo de Neŭstrio, de Burgonjo
Ĉilderiko la 2-a 662-675
673-675
Reĝo de Aŭstrazio
Okupas la Neŭstrio
Teodoriko la 3-a >673-691
679-691
Reĝo de Neŭstrio
Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio).
Aŭstrazio estante en la manoj de Pepino de Herstal
Klodvigo la 3-a 675Reĝo tre provizora de Neŭstrio, Burgonjo kaj Aŭstrazio
Dagoberto la 2-a 676-679Reĝo de Aŭstrazio
Klodvigo la 4-a 691-695Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio)
Ĉildeberto la 3-a 695-711Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio)
Dagoberto la 3-a 711-715Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio)
Ĉilperiko la 2-a 715-721
719-721
Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio)
Reĝo de la Frankoj
Klotaro la 4-a 717-719Reĝo de Aŭstrazio
Teodoriko la 4-a 721-737Reĝo de Aŭstrazio
Karolo Martelo 737-741Maire du Palais (majordomo ne Reĝo dum tiu tempo).
Li fakte regas de 717 Aŭstrazion
kaj de 721 tutan Francion.
Ĉilderiko la 3-a 743-751Reĝo de Aŭstrazio

Bildaro

Vidu ankaŭ



Eksteraj ligiloj