Komuna saĝo

Komuna saĝo estas esprimo kiu aludas al la kredoj aŭ asertoj kiuj estas komunaj por la socio (familio, klano, popolo, nacio aŭ la tuta homaro). Komuna saĝo estas konsideroj pri aferoj de la ĉiutaga vivo, aŭ baza kapablo percepti, kompreni kaj juĝi tion kio estas kunhavata de preskaŭ la tutaj homoj.[1]

Aristotelo, nome unua konata persono kiu studis la "komunan saĝon", priskribis ĝin kiel la kapablo per kiu animaloj (inklude homojn) procezas sento-perceptojn, memorojn kaj imagopovon (φρονεῖν, phroneîn) por atingi multajn tipojn de bazaj juĝoj. En sia skemo, nur homoj havas realan racia pensokapablon (νοεῖν, noeîn), kio portas ilin trans sia komuna saĝo.

Henri Bergson difinas la komunan saĝon kiel "la kapablo orientiĝi en la praktika vivo"[2]. E. Mora-Anda diras, ke la komuna saĝo evitas malfacilaĵojn: kalkulas kaj tion probablan kaj tion malprobablan, tion racian kaj tion absurdan. Ĝi ne obeas regulojn sed tion kio povas funkcii kaj ne estas perfektema, ĉar tio estas neŭrotika, sed preferas "tion racian", same analizita de Lin Yutang en "La gravo vivi".

Por Trout kaj Rivkin, la komuna saĝo estas esenca kapablo de la persono: «kapablo kiun posedas la ĝeneralo de la personoj, por juĝi racie la aferojn». Yash, Hipat Roses kaj Imeld difinas ĝin kiel «la havigita kapablo por scipovi distingi ĉion kio ĉirkaŭas onin: la bono, la malbono, la racio kaj la malsaĝo.».[3]

Notoj

Bibliografio

  • Alvira Domínguez, R.; Ferrer Serrate, J. «Sentido común». Gran Enciclopedia Rialp. Arkivita el la originalo la 30an de septembro 2007. Konsultita la 10an de novembro 2019.