Konceptalbumo

muzika albumo bazita sur iu konkreta koncepto

Konceptalbumo estas muzika fakvorto kiu signifas la deziron de artisto krei muzikan albumon kie trakoj estas ligitaj al temo, ideo aŭ rakonto, male de tradiciaj albumoj, kiuj estas kolekto de kantoj sendependaj[1]. Tiel, povas esti kvalifikata "koncepta", ĉiu albumo montranta ian unuecon, ian enan koherecon pri temo aŭ pri elektita estetiko.

Historio

La origino de la konceptalbumoj estas ĝenerale atribuita al ĵazkantistoj Frank Sinatra (In the Wee Small Hours) kaj Nat King Cole (After Midnight), same kiel muzikistoj Miles Davis (Porgy and Bess kaj ankaŭ la albumo rokĵaza Bitches Brew, konsiderata kiel "romano"[2]) kaj John Coltrane (A Love Supreme). Laŭ la retejo The History Rat: "Ne popola muziko transformis la konceptalbumon al arta formo, sed ja estis ĵazo"[3].
Konceptalbumoj famiĝis en pop-muziko kaj rok-muziko dank'al Bob Dylan kun lia albumo Blonde on blonde en 1966, al The Beach Boys kun Pet Sounds samjare, al The Beatles kun Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band en 1967 kaj al The Who kun Tommy en 1969. La akademiano Christophe Pirenne konsideras, tamen, ke Days of Future Passed de The Moody Blues estas "la unua nedisputebla konceptalbumo en la historio de roko" pro temo "multe pli evidenta kaj sekve multe malpli disputata ol tiu de Sgt. Pepper"[4]. Tiame, la konceptalbumoj estis konsiderataj ege nekutimaj, ĉefe en la pop-roka medio, tre ligita al la principo de radio-elsendeblaj kantoj, kie albumoj estis nur kolekto de kantoj ofte verkitaj kaj surbendigitaj malkune.

Tipoj

Konceptalbumoj klasifikiĝas:

  • Rakontaj konceptalbumoj: kie artisto muzikigas rakonton kiel rokoperoj (ekz. Hemispheres de Rush)
  • Temaj konceptalbumoj: kie artisto ligas la kantojn al temo, kiun ĉiu kanto traktas malsame (ekz. The Dark Side of the Moon de Pink Floyd)
  • Duon-konceptalbumoj: kie nur parto de la albumo dediĉiĝas por temo, dum la alia parto estas aro de sendependaj kantoj (ekz. Duke de Genesis)

Kelkaj famaj konceptalbumoj

Referencoj