Konstruaĵo

permanenta homfarita strukturo, tipe havante murojn kaj tegmenton

Konstruaĵo estas homfarita teknika konstrukcio, kiu estas firme ligita kun la grundo kaj nemovebla. Ĝi estas plej ofte destinita por daŭra uzo kaj povas servi al multaj diversaj celoj.
La vorto konstruaĵo nin kutime pensigas pri ĉiaj specoj de domo, sed ekzistas ankaŭ aliaj konstruaĵoj, kiuj ne estas dom-formaj.Vidu edifico.

Konstruaĵo
Diversaj konstruaĵoj en Malsupra Manhatano, superregante Novjorkan Golfon kaj la Pramo de Staten-Insulo .
Konstruaĵo konstruata

Tipoj

Laŭ funkcio

Domoj

Konstruaĵo povas estis ejo, en kiun la homo povas enpaŝi kaj kiu konvenas aŭ estas destinita por protekto de homoj, bestoj aŭ objektoj kontraŭ maloportunaj influoj el la ĉirkaŭaĵo. Tia konstruaĵo havas murojn , plafono(j)n kaj tegmenton kaj eble ankaŭ kelon. En la ĉiutaga parolo ĝi nomiĝas plej ofte domo.

La domformajn konstruaĵojn oni grupigas ĉefe laŭ tio, ĉu ili servas por loĝi (loĝdomoj) aŭ ne (neloĝaj domoj).
Oni povas pli precizigi la grupigon laŭ funkcio aŭ posedo:
  • religia konstruaĵo kiel kirko, sinagogo, pagodo, templo
  • sociaj konstruaĵoj: registara konstruaĵo, parlamento
  • privataj konstruaĵoj: familidomo, vilao, plurfamilia domo, bangalo, garaĝo
  • komunumaj konstruaĵoj: lernejo, teatro, operejo, banejo, sporthalo, stadiono
  • komercaj konstruaĵoj: magazeno, banko, hotelo, restoracio
  • industriaj konstruaĵoj: muntejo, fabriko, uzino
  • agrikulturaj konstruaĵoj: stalo
  • dumtempaj konstruaĵoj: tendo, ekspozicia pavilono, vendobudo
  • aliaj : feriejo, kabano, kiosko, kajuto, barako, amasloĝejo, klubejo

Aliaj funkcioj

Konstruaĵo ankaŭ povas esti ne-doma ero de substrukturo.

  • Provizaj konstruaĵoj: akvo- , poluakvodukto, akvopuriga instalaĵo, digo
  • Konstruaĵoj por subĉielaj aranĝaĵoj: subĉiela teatro, stadiono, subĉiela banejo
  • Dumtempaj konstruaĵoj: subĉiela scenejo, skafaldo, dumtempa barilo

Aliaj kriterioj

Oni povas grupigi la konstruaĵojn ankaŭ laŭ diversaj pliaj kriterioj:

Laŭ situo

oni disdividas la konstruaĵojn je surteraj konstruaĵoj kaj subter(nivel)aj konstruaĵoj.

Laŭ konstruo kaj materialo

Ekz.:
masiva konstruaĵo, masonaĵ-konstruaĵo, skeletkonstruaĵo, trabfaka konstruaĵo, adobokonstruaĵo aŭ lignokonstruaĵo, slabokonstruaĵo

Laŭ strukturo

Ekzistas solastarantaj konstruaĵoj (solodomo) same kiel ĝemeldomoj kaj ĉendomoj. Ankaŭ altkonstruaĵo, nubskrapulo, turo, pluretaĝa domo, ktp.

Laŭ energikonsumo

Ekzistas etenergion-konsuma domo, pasivdomo ĝis la t.n energiodonanta domo.

Konstruado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konstruado.

La dezajnado, konstruado, kaj mastrumado de konstruaĵoj kutime estas kolektiva faro de diversa profesiula kaj metiista gruparo. Laŭ la grando, komplekso, kaj celo de konstruprojekto, la teamo povas inkludi:

  • Nemoveblaĵan evoluigiston, kiu petas kapitalon por la projekto
  • Unu aŭ plurajn financajn instituciojn aŭ aliajn investistojn, kiuj havigas la kapitalon
  • Lokajn planajn aŭtoritatojn
  • Kostokalkuliston, kiu faras taksojn komence de kaj dum la projekto
  • Konstrumastrumistojn, kiuj kunordigas la agojn de la diversaj grupoj partoprenantaj en la projekto
  • Rajtigitajn arkitektojn kaj inĝenierojn, kiuj okupiĝas pri konstrudezajno kaj verkas konstruajn dokumentojn
  • La ĉefajn dezajninĝenierajn fakojn, kutime: konstruan, strukturan, mekanikajn konstruajn servojn, hejton kaj ventolon, elektrajn konstruajn servojn, kaj akvotubajn servojn. Eventuale povas roli dezajninĝenieraj fakoj, interalie kontraŭfajra protekto, akustiko, fasadaj inĝenieroj, konstrufiziko, telekomunikado, aŭdvida inĝenierarto, konstruaĵmastrumaj sistemoj, aŭtomata regado, ktp. La dezajninĝenieroj ankaŭ verkas konstruajn dokumentojn, kiujn oni havigas al kontraktlaboraj fakuloj, por scii la prezon de la laboro kaj gvidi la instalojn.
  • Pejzaĝarkitektojn
  • Internajn arkitektojn
  • Aliajn konsultistojn
  • Konstruestrojn, kiuj okazigas la konstruadon kaj instaligas maŝinsistemojn, ekzemple hejtan kaj ventolajn, elektrajn, tubarajn, ornamajn, kontraŭfajrajn, sekurigajn, kaj telekomunikajn
  • Reklamajn aŭ luajn agentojn
  • Konstruaĵmastrumistojn.

Laŭ la regno, kie konstruaĵo estas farota, kaj aliaj cirkonstancoj, ĝi kutime devas respekti diszonigajn leĝojn, konstruajn regulojn, kontraŭfajrajn regulojn, vivsekurecajn regulojn, kaj aliajn similajn normojn.

Tiaj veturiloj, kiaj remorkoj, ruldomoj, ŝipoj kaj homportaj aviadiloj, povas esti traktataj kiel konstruaĵoj en apliko de vivsekurecaj reguloj.

Vidu ankaŭ