Tegmento

Tegmento estas la ŝirmanta kaj protektanta supra tegaĵo de domoaparato. Ĝia celo estas protekti la objekton, krom la enestantajn estaĵojn, kontraŭ pluvo, neĝo, lumo, vento kaŭ (mal)varmo. La ideala materialo por ĝi dependas de la dezirataj funkcioj. Ekzemple, forcejoj ĝenerale havas vitran tegmenton por tralasi lumon sed bari venton, neĝon kaj pluvon. Tegmento gravas ankaŭ se oni deziras privatan vivon.

Unu el la ornamitaj tegmentoj de la Granda Palaco de Bangkok

Laŭ Francisko Azorín tegmento estas Super tegaĵo de domo, konsistanta ordinare el tegoloj.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita sthag (tegi), kaj de tie la greka stegos (tegmento) kaj la latina tego, tectum, tegumentum. Kaj li aldonas la terminojn tegmenti, por kovri per tegmento; subtegmento, por loko sub la tegmento, foje loĝebla; tegmentisto, detegmenti, tegmenteĝo, tegmentadefluido.[2]


Tipoj de tegmentoj

Proverboj

Ekzistas pluraj proverboj pri tegmento en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  •  En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon. 
  •  Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento. 

Referencoj

Vidu ankaŭ