Krautrock

Krautrock (nomita ankaŭ kosmische Musik, germane cosmic musickosma muziko[1][2][3]) estas ampleksa ĝenro de eksperimenta rok-muziko kiu disvolviĝis en Okcidenta Germanio fine de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj jaroj[2] inter bandoj kiuj miksis elementojn de psikedela rok-muziko, elektronika muziko, kaj de variaj avangardaj influoj.[4] Tiuj artistoj ege distancis sin el la influoj de bluso kaj el la kantostrukturo de la tradicia angl-usona rok-muziko,[5] anstataŭ uzi hipnotajn ritmojn, teknikojn de elektroakustika muziko kaj fruajn sintezilojn.[4][6] Menciindaj grupoj asociataj kun la etikedo de "krautrock" estas Neu!, Can, Faust, Kraftwerk, Cluster, Ash Ra Tempel, Popol Vuh, Amon Düül II, Tangerine Dream, kaj Harmonia.[7]

La termino "krautrock" estis stampita de britaj primuzikaj ĵurnalistoj komence de la 1970-aj jaroj kiel humura ombreletikedo por la diversaj germanaj stiloj de moderna muziko,[8] kvankam multaj el la tiel etikeditaj artistoj tute malaprobis la preskaŭ insultan terminon.[9] La movado parte naskiĝis el la studentaj movadoj de 1968, kiam la germana junularo serĉis unikan kontraŭkulturan identecon[10][11] kaj sopiris pri populara muziko distinga el la usona pop-muziko kaj el la tradicia germana muziko.[2] Tiu periodo kontribuis al la disvolvigo de la etosmuziko kaj de tekno-muziko,[12] kaj influis postajn ĝenrojn kiel postpunko, novepoka muziko, kaj post-roko.[7][13]

Notoj