Kulturo de Hindio

La kulturo de Hindio estas la vivmaniero de la popoloj de Hindio. Hindiaj lingvoj, religioj, danco, muziko, arkitekturo, kuirarto, kaj kutimaroj diferencas el loko al loko ene de la lando, ĉu historia Hindio aŭ nuna Barato. La hindia kulturo, ofte konsiderata amasmiksaĵo de kelkaj kulturoj, etendas tra la Hindia subkontinento kaj estis influita de historio kiu estas kelkajn jarmilojn aĝa.[2][3] Multaj elementoj de la hindiaj diversaj kulturoj, kiaj la hindiaj religioj, filozofio kaj Barata kuirarto, havis fortan efikon tra la tuta mondo.

Ĥaĝuraho.
Detalo de statuo priskribanta Majtrejon ĉe la Monaĥejo Thikse en Ladako, Barato. Ĉefaj hindiaj religioj, kiaj Hinduismo kaj Budhismo, estas indiĝenaj el Barato.[1]
Estonta edzino en Barato.

Kulturo

Hindio estas unu el la plej antikvaj civilizoj de la mondo.[4] La hindia kulturo, ofte konsiderata amasmiksaĵo de kelkaj kulturoj, etendas tra la Hindia subkontinento kaj estis influita, ŝanĝita kaj formita per historio kiu estas kelkajn jarmilojn aĝa.[2][3] Laŭlonge de la historio de Hindio, la hindia kulturo estis tre forte influita de la darmaj religioj.[5] Oni konsideris, ke ili formigis multon de la hindiaj filozofio, literaturo, arkitekturo, arto kaj muziko.[6] Granda Hindio estis la historia etendo de elementoj de la hindia kulturo ekster la Hindia subkontinento. Tio partikulare rilatas al etendo de Hinduismo, Budhismo, arkitekturo, administracio kaj skribsistemoj el Hindio al aliaj partoj de Azio pere de la Silka Vojo fare de veturantoj kaj maraj komercistoj dum la komencaj jarcentoj de la Komuna Erao.[7][8] Okcidente, la Granda Hindio koincidas kun la Granda Persio en Hindukuŝo kaj Pamiro.[9] Dum la mezepoka periodo, Islamo ludis gravan rolon en la formado de la hindia kultura heredo.[10] Laŭlonge de la jarcentoj, estis grava integro de Hinduoj, ĝainistoj, kaj siĥoj kun islamanoj tra tuta Hindio.[11][12]

Festoj

Holio (Hindia, होली, holī), populara kiel la festo de koloro, estas fama printempa festo en Barato kaj Nepalo. La festo daŭras du tagojn ekde la plenluna tago inter la mezoj de februaro kaj marto.

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj