Hindukuŝo

Hindukuŝo (perse هندوکش, Hindūkush, urdue سلسلہ کوہ ہندوکش, Selsele-ye Kūh-e Hindūkush, ankaŭ Hendūkosh) estas montaro en Afganio kaj nordokcidenta Pakistano. En pli larĝa senco kiel Hindukuŝo estas konsiderataj ĉiuj montoj inter Amudarjo norde, rivero Harirudo okcidente (ĝi kreas limon kun Irano, malantaŭ ĝi leviĝas Kūh-e Bīnālūd) kaj riveroj Hilmando kaj Kabulo sude. En pli mallarĝa senco kiel Hindukuŝo estas konsiderata nur la plej alta, la nordorienta parto, kiu komenciĝas proksimume je nivelo de urbo Kabulo kaj daŭrigas nordorienten, ĝis la afgana-pakistana limo ĝis Vaĥano. Ĝi estas la kvara plej alta montaro en la mondo. la plej alta monto estas Tiriĉ Mīr en la pakistana Nordokcidenta limregiona provinco.

Hindukuŝo
Montpasejo Salang.
Montpasejo Salang.
mapo
montara sistemo
La plej alta punktoTiriĉ Mīr (ترچ میر) (7 708 m)
Longeco966 km
Supra tutaĵoAlpa-himalaja sistemo
Najbaraj tutaĵojKūh-e Bīnālūd
Pamiro
Karakorumo
Subaj tutaĵojSafīd Kūh
Tīrband-e Torkestān
Kūh-e Bābā
Kūh-e Hendūkoš
Gilgita montaro
KontinentoAzio
Situo Afganio
 Pakistano
Geografia situo, 71° 50′ O (mapo)36.25571.83972222222236° 15′ N, 71° 50′ O (mapo) f1
Map
Hindukuŝo
AkvejoAmudarjo
Induso
Hilmando
Harirudo
vdr

En Vaĥano Hindukuŝo tuŝas pli norde situantan Pamiron (malantaŭ rivero Pjanĝo, tra sudorienta direkto de tie daŭrigas montaro Karakorumo.