Kvar murdoj sufiĉas, karulo

Kvar murdoj sufiĉas, karulo (ĉeĥe: Čtyři vraždy stačí, drahoušku) estas ĉeĥa filma komedio de reĝisoro Oldřich Lipský el la jaro 1970 kun Lubomír Lipský en ĉefrolo. La filmo estas plenigita per komiksaj pentraĵoj de Kája Saudek.

Kvar murdoj sufiĉas, karulo
filmo
Originala titoloČtyři vraždy stačí, drahoušku
ProduktadlandoĈeĥoslovakio
Originala lingvoĉeĥa lingvo
Kina aperdato1970
Daŭro103 minutoj
Ĝenrokomedio
KameraadoJiří Tarantík
Reĝisoro(j)Oldřich Lipský
ScenaroMiloš Macourek • Oldřich Lipský
Laŭ la verko deNenad Brixy
Filmita enĈeĥoslovakio
Muziko deVlastimil Hála
ĈefrolantojLubomír Lipský, Marie Rosůlková, Iva Janžurová, Jiřina Bohdalová, Josef Hlinomaz, Karel Effa, Jan Libíček, František Filipovský, Vlastimil Hašek, Josef Kemr
DistribuoFilmové studio Barrandov
vdr

Okazintaĵo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Vojaĝanto en trajno estas leganta komikson. En loĝejo de nenion antaŭsentanta instruisto de literaturo George Camel (Lubomír Lipský) komencos aper kadavroj, kiam ajn li malfermos pordon. Temas pri murditaj viktimoj de duelo de du krimulaj gangoj el Michago kaj el San Bonigo je ĉeko al miliono da dolaroj. Malkapabla polico - policisto Brooks (Jan Libíček) kaj komisaro Sheridan (František Filipovský) - unue kulpigos el la murdoj la instruiston Camelon. Sed la murdoj daŭrigas, eĉ kiam la ĉefa suspektito estas en polica ĉelo. Masakro daŭrigas post tio, kiam la instruisto estas de la polico tralasita, por ke ĝi malkovru la veran krimulon. Ambaŭ gangoj kaj la polico alvokos en urbon Springtown pli alfortojn, kio gvidas nur al plua masakro. Fine ambaŭ gangoj en la batalo je ĉeko reciproke murdiĝos mem kaj detektivo Sheridan proponos, por ke en la tuta lando (Bonzanio) la polico estu nuligita, ĉar se ti estas George Camel, la polico estas tute senbezona.

La vojaĝanta leganto kun kontento formetos la komikson, malfermos la pordo de kupeo ... kaj elfalos al li kadavro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.