László Szathmáry

László Szathmáry [lAslO satmAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szathmáry László estis hungara kemiisto, profesoro.

László Szathmáry [1] naskiĝis la 10-an de junio 1880 en Budapeŝto. Li mortis la 5-an de decembro 1944 en Miskolc.

Biografio

László Szathmáry frekventis mezlernejon en Pécs, poste li akiris kemian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1905. Komence li restis samloke por instrui, poste li esploris en Germana Regno helpe de stipendio. En 1909 li doktoriĝis en Budapeŝto, poste li reiris al Germanio, kie li okupiĝis pri farboj. En 1912 li hejmenvenis kaj instruis plu en la menciita universitato. Inter 1915 kaj 1940 li instruis en la komerca akademio. Li kolektis bibliotekon pri historio de kemio.

Elektitaj publikaĵoj

  • „Báróczy mint alkémista” (1903)
  • Áruismeret (1921, 1923) studenta lernolibro
  • „A magyar alkémisták” (1928)

„* A gyufa története a XIX. sz. végéig” (Historio de la alumeto ĝis fine de la 19-a jarcento), (1935)

  • A magyarországi kémia története (Historio de la kemio en Hungarlando) - manuskripto”

Fontoj